Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio penadas por kreskigi importon
2018-10-12

    Ekde ĉi-jaro, la ĉina registaro jam 4-foje reduktis doganon, inkluzive de dogan-nuligo de multaj importaj medikamentoj ekde la 1-a de majo, kaj dogan-redukto de importaj aŭtoj, iliaj pecoj kaj parto de importaj ĉiutagaj bezonaĵoj ekde la 1-a de julio. Ĝenerale, la dogano reduktis de 9.8 procentoj en la lasta jaro al 7.5 procentoj, kun averaĝa redukto de 23 procentoj.  


    Krom dogan-redukto, la okazonta importa ekspozicio en Ŝanhajo starigos platformon por redukti komercan koston en sistemo. Tiuj du rimedoj montras, ke Ĉinio aktive penadas por kreskigi importon. 


    Laŭ Bai Ming, esploristo de la Instituto de Ministerio de Komerco de Ĉinio, kreskigi importon estas nepra tendenco por disvolvado de ĉina ekonomio. "Ĉinio estas granda komerc-lando, sed ne potenca. Por ŝanĝi sin de granda al potenca, Ĉinio devas ĉiu-flanke partopreni en distribuo de tutmondaj resursoj kaj ekvilibrigi importon kaj eksporton. La ĉi-foja importa ekspozicio plue stimulos importon en la estonteco.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio