Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Varoj el Yiwu vendataj al ĉiuj anguloj de la mondo
2018-10-11

    Delikataj ornamaĵoj, ŝuoj, ŝtrumpoj, vestoj, diversaj ludiloj, elektronikaj produktoj... la malgrandaj varoj el Yiwu de Zhejiang-provinco estas konataj tutmonde. En Yiwu-a Internacia Komerc-Urbo, oni povas aĉeti abundajn produktojn kun malalta prezo kaj forta konkurenc-forto. Tie estas 75 mil budoj, kiuj vendas pli ol 1,8 milionojn da specoj da komercaĵoj. Se oni restas tri minutojn ĉe ĉiu budo kaj trabutikas ok horojn ĉiutage, oni bezonas 1,5 jarojn por fini la butikumadon.


La Mondpokala Futbalkonkurso de FIFA en Rusio akcelis vendadon de sportaj bezonaĵoj de Yiwu. Pli ol 80 milionoj da naciaj flagoj de diversaj landoj estis forvenditaj en unu monato. Fotis Gong Xianming. (Popola Vido)


    En Yiwu, pli ol dek mil komercistoj el pli ol cent landoj konstante loĝas, kaj ĉiujare pli ol 1,8 milionoj da specoj da varoj estas vendataj al 210 landoj kaj regionoj.


    Kiel varoj el Yiwu atingas ĉiujn angulojn de la mondo?


    Tra kontinento, la varoj el Yiwu per internacia vagonaro povas atingi pli ol 30 landojn en naŭ direktoj, kaj la plej fora celloko Madrido, Hispanio, estas en la distanco de 13 mil kilometroj de Yiwu; tra maro, la varoj transite tra Zhoushan-haveno de Ningbo kaj per 240 kontenerlinioj povas atingi pli ol 600 havenojn en pli ol cent landoj; kaj sur interreta platformo por interlanda e-komercoj estas facile plenumataj eksport-peto, dogana deklaro kaj trairo.


Inter la 27a kaj 31a de aprilo okazis la 13a Ĉina (Yiwu-a) Foiro de Kulturaj Produktoj, kiu altiris 1 325 entreprenojn el 45 landoj kaj regionoj. En la afrika pavilono komercistoj el Sud-Afriko montras kiel ludi afrikan tamburon. Fotis Lϋ Bin. (Popola Vido)


    Ĉinaj varoj debitas eksterlande


    Pro kvalit-altiĝo, multaj ĉinaj varoj estas troveblaj en fremdlandaj superbazaroj.


    Dum la futbala konkurso de FIFA en Rusio ĉi-jare, la Herkula Pokalo por la konkurso devenas de Dongguan, Guangdong, talisman-ludiloj por la konkurso vendataj en stratoj de la lando devenas de Hangzhou, Zhejiang, kaj plejparto de la naciaj flagoj kaj trumpetoj uzataj de futbalaj fanoj devenas de Yiwu; dum la lasta Kristnasko, du trionoj de la kristnaskaj arboj tutmonde devenas de Ĉinio. 80% da produktoj por Kristnasko el iu fabriko en Yiwu estis senditaj al Eŭropo, kaj multaj ornamaĵoj kaj ludiloj de sankta Nikolao en Nov-Jorko estas el Ĉinio; en la urbcentro de Otavo, ĉinaj produktoj estas vidataj en diversaj butikoj kaj superbazaroj, kaj oni povas aĉeti diversajn malgrandajn komercaĵojn el Ĉinio, ekzemple metiartaĵo, silko, vesto, porcelanaĵo, marprodukto, saŭco kaj vinagro, loka frandaĵo kaj tiel plu.


Du turkaj komercistoj elektas lanugan pupon. Fotis Tan Jin, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.


    Helpo de e-komerco


    Krome, la senbara internacia komerco faciligas ĉinajn varojn iri eksterlanden. Precipe en la lastaj jaroj, helpe de e-komerco, la distanco inter ĉinaj varoj kaj la internacia merkato pli proksimiĝas, kaj la kosto malaltiĝas.


    La detala platformo (https://www.aliexpress.com/) de la kompanio Alibaba por tutmonda merkato kovras pli ol 220 landojn kaj regionojn. Juvelo, vesto, meblo, elektronika produkto kaj aliaj estas aĉeteblaj en la retejo. Ĉiutage pli ol 20 milionoj da klientoj aĉetas varojn tie, kaj preskaŭ du milionoj da poŝtpakaĵoj estas dissenditaj de Ĉinio al aliaj landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio