Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis ĉina-eŭropa kargotrajno inter Delhi de Ĉinio kaj Barnaul de Rusio
2018-10-10

    La 9-an de oktobro, ĉina-eŭropa kargotrajno ekveturis el la urbo Delhi, Ĉinio al Barnaul, Rusio. 




    Tiu-tage, ekfunkciis ĉina-eŭropa kargotrajno inter la urbo Delhi de Haixi-a Mongola kaj Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Qinghai, Ĉinio, kaj Barnaul, ĉefurbo de Altaja-regiono, Rusio. Laŭraporte, entenante 82 kontenerojn en grandeco de 20 anglaj futoj, kaj ŝarĝitajn per produktaĵoj de magnezia klorido, la 41-vagona kargotrajno foriris de Delhi kaj atingos Barnaul de Rusio post 12 tagoj. Ĝi trairos Xining, Lanzhou, Urumqio, veturos laŭ la okcidenta vojo de la Eŭrazia Kontinenta Ponto, kaj trapasos ĉinan landlimon en la urbo Alashankou kaj Kazaĥion. La tuta distanco estas 4345 kilometroj, inkluzive de 3450 kilometroj en Ĉinio kaj 895 kilometroj eksterlande. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio