Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiuj eksponaĵoj debutos en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio?
2018-10-08

    Inter la 5a kaj 10a de novembro en Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Ŝanhajo okazos la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, la unua ekspozicio pri importado en la mondo. Unu monaton antaŭ okazigo de la ekspozicio, diversaj eksponaĵoj estas transportataj el okcidenta Eŭropo, suda Pacifiko, meza Ameriko kaj suda Afriko al Ŝanhajo, kaj glate iras ĉiu laboro de la preparo. 


Huangpu-Rivero de Ŝanhajo nokte en la 29a de septembro (Fotita de Fang Zhe, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


    Matene de la 4a de oktobro la unua kontenero atingis Wusong-doganon de Ŝanhajo. La kontenero enhavas 234 nutraĵojn de 15 filipinaj komercistoj, inkluzive de sekigita mango, ĉokolado, alkoholo kaj enladigitaj fruktoj. La procezo de malŝarĝo al stokado de la varoj estas mallongigita je preskaŭ du tagoj kompare kun la kutima, per verda ekspozicia kanalo. 


    La superflua efiko de la ekspozicio disradias al la tuta lando. Wang Zhe, kompartia sekretario de Suning-a Holdinga Grupo, diris: "Pli ol mil specoj da importaĵoj kaj servoj, kiuj neniam vidiĝas en Ĉinio, estos enkondukitaj al la lando pere de la ekspozicio, kaj en la venontaj tri jaroj ni elspezos 10 miliardojn da eŭroj por monda aĉeto."


    Sengardista stokejo, senpilota stirado, roboto asistanta laboron de homo kaj aliaj plej novaj teknikoj debutos en la ekspozicio.


    Taŭro-frezmaŝino el Germanio, la plej granda eksponaĵo, estas transportata al Ŝanhajo por debuto. Laŭ nekompleta kalkulo, pli ol cent novaj produktoj kaj teknikoj debutos en la ekspozicio.



    Mondaj magnatoj pri medicino, ekzemple la kompanioj General Electric, Johnson & Johnson, Roche, Medtronic kpt, montros en la ekspozicio korbathelpilon kun grandeco de monero, aparaton de nuklea magneta resonanco specialan por beboj kaj aliajn pintajn medicinajn instrumentojn kaj projektojn pri diagnozo kaj kuraco.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio