Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina ekonomio estas tenaca
2018-09-30

La centro de liberkomerca prov-zono de Tianjin en la 21a de aprilo 2017 (Fotis Yue Yuewei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.)


    La retejo de brita The Daily Telegraph raportis, ke en Ĉinio la postulo pri laborpostenoj ankoraŭ estas tre granda, kaj industria profito ankoraŭ kreskas. La brita kompanio pri internacia makro-ekonomia konsultiĝo Capital Economics antaŭkalkulis, ke la refoja altigo de dogano de Usono malaltigos je malpli ol 0,5% la kreskon de la ĉina ekonomio.


    La usona NBC raportis, ke la kvalito de disvolvado de la ĉina ekonomio plifortiĝas. La Internacia Mon-Fonduso antaŭvidis, ke la malnete enlanda produkto de Ĉinio kreskos je 6,6% ĉi-jare. Pri valuto, kvankam la interŝanĝa kurzo de juano malkreskis je 5,5% kontraŭ la usona dolaro, la kurzo malaltiĝis je malpli ol 1% kontraŭ eŭro. Ĉinio povas efektive disponi 76,1 miliardojn da usonaj dolaroj da fremdlanda kapitalo, pli multe ol antaŭe. La deviza rezervo de Ĉinio kreskis je 5,82 miliardoj da usonaj dolaroj en julio kompare kun tiu en junio, kun la signifo, ke la fremdlanda investaĵo ne multe elfluis el Ĉinio.


    Citante la vorton de Nicholas Lardy, fakulo pri ĉinaj aferoj el usona Peterson-Instituto por Internacia Ekonomio, la ĵurnalo The Washington Post diris, ke la kresko de la ĉina ekonomio ne malrapidiĝas. De post la internacia financa krizo en 2008, la dependo de Ĉinio al komerco reduktis trionon.


La serva halo de liberkomerca zono en Pingtan de Fujian en la 6a de aprilo 2017 (Fotis Song Weiwei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo.)


    Kiel la diraĵoj el la artikolo kun la titolo "Kial la komerca milito lanĉita de Usono al Ĉinio fiaskos" el la usona retejo de The Diplomat, la rimedoj de la ĉina registaro por stabiligi financon helpos ekonomian stabilecon kaj pliigos kapablon de Ĉinio trakti la komercan militon.


    La retejo de franca Les Échos komentis, ke "la ĉina registaro eligis klaran signalon: konservi ekonomian kreskon."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio