Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Ĉinio antaŭenigas reformon kaj pordmalfermon?
2018-09-28

    Leviĝas anti-tutmondiĝa tendenco. Ĉinio disvolvis reformon kaj pordmalfermon por 40 jaroj. Kiel ĝi ilin puŝos plu? Tio estas atentata de la ekstera mondo.


    La Somera Davos-Forumo 2018 refoje eligis al la mondo fortan signalon -- amplekse profundigi reformon, plivastigi plu merkatan aliron, redukti plu la ĝeneralan nivelon de dogano; krei atmosferon por egala kaj justa komercado al ĉiuspecaj entreprenoj, ĉinaj kaj fremdlandaj kompanioj; kaj efektivigi kaj plibonigi politikojn kaj rimedojn por subteni neŝtatan ekonomion.



    Chris Marlin, respondeculo pri internacia negoco de Lennar, unu el la plej grandaj kompanioj pri nemoveblaĵoj de Usono, diris, ke Lennar jam kunlaboras kun firmaoj en 37 ĉinaj urboj, kaj ĝenerale la rezulto estas fruktoriĉa. "Ni atendas plian malfermon de Ĉinio kaj esperas profiti de la kreskanta novigkapablo de ĉinaj kunlaborantoj."


    Zhang Jiantao, vicprezidanto de ĉina oficejo de la kompanio Coca-Cola, diris, ke la emfazo pri egala traktado al ĉiuspecaj entreprenoj kaj pri leĝplenumo por protekto de intelekta proprieto respondis la atenton de fremdlandaj kompanioj en Ĉinio. Ili subtenas tiujn rimedojn kaj estas pli fidaj. Nun ili konsideras kiel prosperi en la ĉina merkato.



    Laŭ opinio de Joe Ngai, prezidanto de la kompanio Mckinsey en Ĉinio, pro efektivigo de la supre menciitaj rimedoj, fremdaj investoj havos pli da ŝancoj partopreni en la disvolvado de la ĉina ekonomio, kaj ĉinaj institucioj devas pozitive trakti la defiojn alportitajn de eniro de fremdaj investoj en la ĉinan merkaton, disvolvi la avantaĝojn pri profunda kompreno pri lokaj merkato kaj klientoj kaj vasta reto, puŝi produktaĵan novigon kaj optimumon de efikeco, kaj realigi transformiĝon kaj disvolvon.


    "La malferma paŝo de ĉina financa merkato estis senprecedenca en la pasinta pli ol unu jaro," miris Mark leung, ĉefadministranto de la kompanio JPMorgan Chase. Li diris, ke lia kompanio plene partoprenis en la rimedo pri interligo de Ŝanhaja Borso kaj Hongkonga Borso, tiu de Shenzhen-a Borso kaj Hongkonga Borso kaj aliaj novaj rimedoj pri malfermo, kaj atendas efektivigon de pli da rimedoj pri malfermo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio