Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Deklaro de universala esperanto-asocio okaze de la monda turisma tago
2018-09-28

    La 27-a de septembro estis deklarita Monda Turisma Tago de UN; tago en kiu ĉiujare oni observas la signifon de turismo kiel rimedo por renkontigi homojn trans regionaj kaj landaj limoj kaj kultivi en ili spiriton de reciproka respekto. La 102-a Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, en julio 2017, aparte emfazis la Internacian Jaron de Daŭripova Turismo por Evoluigo 2017, substrekante en sia fina kongresa rezolucio "la gravecon de daŭripova turismo por la tutmonda Esperanto-lingvokomunumo, kies anoj ofte vojaĝas por renkonti unu la alian kaj por ekkoni la riĉecon de aliaj kulturoj."


    Ĝi notis "la esencan rolon kiun ludas komuna lingvokono en la perado de reciprokaj kontaktoj inter homoj de malsamaj kulturoj, kaj la unikajn kontribuojn de Esperanto sur tiu kampo."


    La kongreso samtempe rekonis la gravecon de daŭripoveco, emfazante "la urĝecon redukti la ekologiajn kaj sociajn damaĝojn, kiujn kaŭzas multaj formoj de turismo, kaj disvolvi novajn kaj pli daŭripovajn formojn."


    Ĉi-jare, en 2018, UEA denove rekonas la Mondan Turisman Tagon kaj renovigas sian volon, en kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Monda Turisma Organizaĵo "daŭre labori por aktive engaĝi, eduki kaj inspiri homojn en ĉiuj landoj al pli inkluziva kaj konscia turisma kulturo."


内容

Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio