Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel homaro profitas de novaj teknologioj?
2018-09-26

    Kiel plifeliĉigi la homojn per novaj teknologioj? Du internaciaj konferencoj okazintaj en Ĉinio donis respondon.


    De la 17a ĝis la 19a de septembro, en Ŝanhajo okazis la unua Monda Konferenco pri Artefarita Inteligenteco (AI), nomata kiel "Olimpiko de Artefarita Inteligenteco". Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis al la konferenco gratulan mesaĝon. Li esprimis, ke Ĉinio volas kunlabori kun diversaj landoj por antaŭenpuŝi evoluadon de AI, konservi ĝian sekurecon kaj kunĝui ĝiajn fruktojn. Tio signifas, ke la homara komunumo de komuna estonteco kaj tutmondigo tre gravas por plifeliĉigi la homojn per novaj teknikoj.


    Nuntempe estas epoko de la kvara industria revolucio, kiu inkluzivas artefaritan inteligentecon, puran energion, robotikon, kvantuman informatikon, virtualan realecon kaj biologian teknologion kaj tiel plu. Inter ili, artefarita inteligenteco estas speciale grava.


    La Monda Konferenco pri Artefarita Inteligenteco en 2018 publikigis la Bluan Libron pri Evoluo de Monda Industrio de Artefarita Inteligenteco, kiu montras, ke ĝis la unua duono de 2018, la nombro de ĉinaj kompanioj pri artefarita inteligenteco okupas la duan lokon en la mondo.


    La blua libro montras ankaŭ, ke nun la uzado de AI ankoraŭ restas en komenca periodo, nur 4% el la kompanioj enketitaj investis kaj uzis ĉi tiun teknologion. Pli vasta utiligo de AI certe plu antaŭenpuŝos disvolvadon de la monda ekonomio. Por atingi la celon, necesas plua tutmondiĝo de la ekonomio, ĉar nova industria revolucio ĝuste naskiĝis surbaze de ĝi. Sekve, industrioj de diversaj landoj devas kunlabori, kun malfermeco, kaj vaste utiligi novajn teknologiojn per malfermita merkato.


    Samtempe okazis ankaŭ alia internacia kunveno -- la Somera Davos-Forumo en 2018, kiu ankaŭ atentas la kvaran industrian revolucion, diskutinte kiel konstrui novigecan socion. 


    Fakte, la temo de la Somera Davos-Forumo en 2018 kongruas kun la strategio pri novigeca disvolvado, kiun Ĉinio ĉiam subtenas en lastaj jaroj. Nun, la nova motor-energio kontribuis pli ol trionon al la ekonomia kresko de Ĉinio, kaj pli ol du trionojn por novaj laborpostenoj de urboj. 


    La du internaciaj kunvenoj okazintaj en Ĉinio samtempe enfokusigis la temon kiel plifeliĉigi la homojn per novaj teknologioj. Ĉu tio estas hazarda? Kompreneble ne. Jam alvenas la kvara industria revolucio. Kun trajtoj kiel interretigo kaj platformigo, la revolucio kreis pli egalan ŝancon por ĉiuj. 


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio