Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina lunkuko: longa historio kaj "tutmondiĝa" ŝanĝo
2018-09-21


    Lunkuko estas nepre manĝata de ĉinoj en Aŭtunmeza Festo, la 15-a de aŭgusto laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Ĝi normale estas ronda kaj simbolas la kunestadon de la familianoj. Pro la vasteco de Ĉinio, lunkukoj havas diversajn gustojn, kaj dolĉaj kaj salaj. Dank' al la progreso de socia vivo kaj pli kaj pli multiĝo de interŝanĝoj inter ĉinoj kaj alilandanoj, lunkukoj enhavas trajtojn de eŭropaj kaj japanaj kukoj, kaj prezentas integriĝon de diversaj elementoj.


    Historio de ĉina lunkuko



    Antaŭ pli ol 3 mil jaroj, en la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang, orienta Ĉinio, jam aperis simpla ronda platkuko kun farĉo. Sed, ĝi ne estas "lunkuko". En la periodo de ĉirkaŭ unu jarcento antaŭ Kristo, de okcidenta regiono venis al la centra ebenaĵo sezamo, juglando kaj aliaj nuksoj, kiuj poste fariĝis gravaj enhavoj de farĉo por tradicia lunkuko. En la 10-a jarcento, "lunkuko" populariĝis en kaj ekster kortego, sed tiam ĝi ne estis ronda. Ĝis la 16-a jarcento, ektroviĝis multaj registraĵoj pri lunkuko. Kaj tiam ĝi estis ronda kaj manĝita speciale dum la Aŭtunmeza Festo, estis ankaŭ kiel ĉefa oferaĵo al la luno. Kaj la simbolo de lunkuko pri familiana kunestado estiĝis tiam.


    Lunkukoj kun multaj specoj



    La farado de tradicia lunkuko de Ĉinio kunfandis manĝkutimojn de malsamaj lokoj de la lando kaj tiel aperis lunkukoj kun multaj gustoj. Tamen, pro limigo de tiamaj produkt- kaj vivkondiĉoj, oni povis nur baki aŭ vaporumi lunkukojn. Pro tio, ke lunkuko riĉas je graso kaj sukero, ĝi estis ŝatata de popolanoj en feŭda tempo. Post praktikado de la politiko pri reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio, aperis lunkukoj, kies farado kaj gusto estas similaj al tiuj de  eŭropaj kukoj. Tio estas rezulto de multiĝo de interŝanĝoj pri manĝkulturoj ĉinaj kaj alilandaj.


    "Interreta" lunkuko





    En lastaj jaroj, post kelkdekjara disvolvado de ĉina socio, remultiĝis la lunkukoj faritaj laŭ la tradicia maniero. Tamen tio ne estas simpla imito, sed kreivo sur la fono de interreta komercado. Ekzemple, la retbutiko de la Imperiestra Palaco de Pekino kaj la konata ĉina kukvendejo Daoxiangcun kune produktis lunkukojn kun limigita kvanto. Pro siaj klasika beleco kaj poema stilo, ili estis tuj forvenditaj malgraŭ la alta prezo.





    Tiuj malgrandaj lunkukoj reflektis la ideon de ĉinoj pri malfermo, inkluzivo al orienta kaj okcidenta kulturoj, persisto en tradicio, senĉesa renovigo kaj heredigo de kulturo. Ĉinio paŝas al la mondo kun pli aperta sinteno post 40-jaraj reformo kaj pordmalfermo.


Redaktoro: Xie Ruifeng 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio