Ĉinaj kaj eŭropaj fakuloj alvokis fortigi reciprokan konfidon kaj kune klopodi por konservi la mondan sistemon pri multflanka komerco |
2018-09-20 |
En la 17-a de septembro, ĉirkaŭ 100 ĉinaj kaj eŭropaj reprezentantoj el rondoj de akademio, politiko kaj komerco partoprenis en seminario kun la temo "Komercaj rilatoj inter Ĉinio, Eŭropo kaj Usono: defio kaj perspektivo". En la seminario, okazinta en Bruselo, ili alvokis ke Ĉinio kaj Eŭropo multigu dialogon, fortigu reciprokan konfidon, profundigu divers-kampan kunlaboron kaj kune klopodu por konservi la mondan sistemon pri multflanka komerco. Laŭ Wei Jianguo, vicprezidanto de Ĉina Centro por Internacia Ekonomia Interŝanĝo, estas la unua fojo ke Ĉinio kaj Eŭropo akcelas reciprokajn komprenon kaj komunikadon per interŝanĝo inter altrangaj pensbankoj de la du flankoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |