Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Klaus Schwab: Fari la mondan ekonomion novigema, vigla, interligita kaj inkluziva
2018-09-20

    La 18an de septembro en Tianjin de Ĉinio inaŭguriĝis la 12a Somera Davos-Forumo. Ĝi jam okazis kvin fojojn en Tianjin. Ĉiufoje ĝi altiras la atenton de la mondo, kaj kolektivaj interŝanĝoj kaj diskutoj liveras utilajn spertojn al transformo de Tianjin.


    "Fari la mondan ekonomion novigema, vigla, interligita kaj inkluziva"


    Klaus Schwab diris, ke la prelego de prezidanto Xi en la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en lastjara januaro estas neforgesebla. "Ni alfrontas la kvaran industrian revolucion, kiu liveras al la homaro bonan ŝancon por solvi grandajn sociajn demandojn, kaj bezonas pli striktan kunlaboron inter landoj." Li emfazis, ke kiel la monda platformo, la forumo alvokas plue puŝi ekonomian tutmondiĝon kaj laŭeble dediĉas sin por fari la mondan ekonomion novigema, vigla, interligita kaj inkluziva.


Kultura Nokto sub Somera Davos-Forumo 2018


    Klaus Schwab kredas, ke ĉiu partoprenanto prenos sur sian ŝultron la respondecon pri alvoko de malfermo kaj kunlaboro al la mondo kaj akcelos diversajn landojn kune progresi por efektivigi pli prosperan mondan ekonomion. "En la estonteco ĉiuj aĵoj estos pli interligitaj, kaj bezonos pli malferman tutmondiĝon, kaj diversaj landoj devos kompreni kaj respekti inter si kaj kunlabori. Kiel menciita en la temo de la jarkunveno de la forumo, ni formigos novigeman socion en la kvara industria revolucio kaj kune konstrui mondon malferman, pacan kaj prosperan."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio