Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gvidantoj de la Korea Respubliko kaj KDPR renkontiĝos en Pjongjango
2018-09-17

Moon Jae-in kaj Kim Jong-un unuafoje renkontiĝis en la 27-a de aprilo 2018.


    La 18-an de septembro, prezidento de la Korea Respubliko Moon Jae-in vojaĝos al Pjongjango por renkontiĝi kun la plej supera gvidanto de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong-un. La gravaj partoj de ĉi-foja renkontiĝo estos surloke dissendataj al la tuta mondo. 


    Tio estos la triafoja renkontiĝo de la du gvidantoj en la kuranta jaro. La 16-an de septembro, prezidentejo de la Korea Respubliko publikigis la liston de ĝia delegacio, inkluzive de pluraj komercaj reprezentantoj, inter kiuj estos Lee Jae-yong, vicprezidanto de Samsung-Grupo, kiu estas pridemandata pro "enmiksiĝo en registaran aferon". 


Lee Jae-yong (dokumenta foto)


    Laŭraporte, tio estos refoja renkontiĝo de la du gvidantoj post majo ĉijare, kaj la du flankoj plu diskutos pri sennukleigo de la korea duoninsulo. Moon Jae-in esperas, ke la ĉi-foja renkontiĝo havos novan progreson por solvi la nuklean problemon de la korea duoninsulo.


    La raporto konstatis, ke alia fokuso de la renkontiĝo estos ekonomia kunlaboro inter du landoj. Moon Jae-in eble mencios la "novan planon pri ekonomio de la duoninsulo", kaj diskutos pri restarigo de la projekto de turismo ĉe la Monto Kumgang, kaj pri refunkciigo de la Industria Parko en la urbo Kaesong.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio