Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gvidantoj de Ĉinio kaj Rusio kune vizitis Rusan Infanan Centron "Oceano"
2018-09-14



    La 12-an de septembro, en Vladivostoko, Rusio, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin kune vizitis Rusan Infanan Centron "Oceano". 


    Putin varme bonvenigis Xi Jinping. Post vizito al la bildmuro kiu prezentas scenojn pri vivado de ĉinaj infanoj el lokoj trafitaj de tertremo en la centro, la du gvidantoj kune iris al la teatro por ĉeesti la ceremonion de 10-jara datreveno de la centro por akcepto de ĉinaj infanoj el tertremo-trafita Wenchuan. 


    La du gvidantoj respektive faris paroladon akompanate de varmaj aplaŭdoj.


    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas bonaj najbaroj kaj partneroj, kaj la du popoloj prizorgas kaj helpas unu la alian kaj skribis multajn emociajn rakontojn. Post okazo de la tertremo en Wenchuan, Ĉinio en 2008, la rusa savtaĉmento tuj iris al la trafita loko por helpo. Laŭ invito de la rusa registaro, 996 lernantoj el lokoj trafitaj de la tertremo venis al la centro. Tio estas neforgesebla por la infanoj. La historio de disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estas ankaŭ la historio de intima komunikado inter dulandaj junuloj. En la lastaj jaroj, interŝanĝoj inter ĉinaj kaj rusaj junuloj pli kaj pli oftiĝas, kio plifortigis reciprokajn komprenon kaj amikecon.


    Putin diris, ke Rusio kaj Ĉinio jam formis amikajn rilatojn de reciprokaj fido kaj kunlaboro. La amikaj interŝanĝoj inter dulandaj junuloj metos pli solidan fundamenton por disvolvado de la dulandaj interrilatoj kaj estos tre gravaj por la estonteco de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. La du landoj havas la tradicion reciproke inviti junulojn el alia lando. Li esperas, ke rusaj kaj ĉinaj junuloj povos daŭrigi la profundan tradician amikecon inter la du popoloj kaj disvolvi ĝin plu.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio