Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiujn rimedojn diversaj landoj adoptis por protekti poŝtelefono-sklavoj?
2018-09-13


    Nun poŝtelefono jam fariĝis nemankigebla en homa ĉiutaga vivo, kaj ĉie videblas homoj, kiuj uzas poŝtelefonon klinante la kapon. Tamen tio ofte kaŭzis trafikajn akcidentojn. Laŭ donitaĵo, en 2016 en Usono mortis ĉirkaŭ 6 000 piedirantoj kaj la nombro de mortintaj piedirantoj estas plej multa dum la lastaj 20 jaroj. Laŭ esploro, la kresko de mortintoj estas ĉefe kaŭzita de uzado de poŝtelefono kaj aliaj elektronikaj produktoj, kiuj distris piedirantojn aŭ ŝoforojn. Nun eĉ adoleskantoj fariĝis "poŝtelefono-maniuloj" aŭ "poŝtelefono-sklavoj". Laŭ esploro de Korea Respubliko, 15% de adoleskantoj dronas en reto aŭ poŝtelefono, kun tendenco de malgrand-aĝiĝo. Por protekti "poŝtelefono-maniulojn", multaj landoj adoptis koncernajn rimedojn.


    En Aŭstrio, fostoj de strat-lampoj estas kovritaj de aer-sakoj kun vortoj pri rimarkigo de piedirantoj atente iri. 


    En Britio, kolor-ŝanĝebla Led-lampo estas enmuntita en iu flanko de zebrostrioj. Kiam homoj iras sur tiuj zebrostrioj, la sukcena Led-lampo fariĝis ruĝa por averti ŝoforojn haltigi aŭton.                                                   


    En majo, Korea Respubliko lanĉis por adoleskantaj uzantoj ekrano-ŝlosilan aplikaĵon. Se la uzanto iris pli ol 7 paŝojn, la ekrano estas aŭtomate ŝlosita. La ekrano ekfunkcias, se la uzanto haltis. 


    La Nacia Kongreso de Francio ĵus aprobis la leĝon prohibi poŝtelefonan uzon de adoleskantoj en infanĝardenoj kaj lernejoj. Ankaŭ Italio kaj Grekio adoptis koncernajn rimedojn por limigi la uzon de poŝtelefono kaj aliaj elektronikaj produktoj inter lernantoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio