Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 15a Ĉin-ASOAL-a Ekspozicio malfermiĝis en Nanning
2018-09-12

    Matene de la 11a de septembro, en Nanning, Ĉinio, okazis gazetara konferenco de la 15a Ĉin-ASOAL-a (Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj) Ekspozicio, kaj Komerca kaj Investa Pintkunveno. La ekspozicio malfermiĝis en la 12a de septembro kaj daŭros ĝis la 15a de septembro.


En la gazetara konferenco


    En la gazetara konferenco, proparolanto de ĉina ministerio de komerco Gao Feng diskonigis, ke ĉi-jare estas la 15a jaro post fondiĝo de strategia partnereco inter Ĉinio kaj ASOAL, kaj la 15a datreveno de okazigo de Ĉin-ASOAL-a Ekspozicio kaj la pintkunveno. La ĉi-foja ekspozicio havas la temon "Konstruu Surmaran Silkvojon de la 21a jarcento, kreu Ĉin-ASOAL-an Komunumon pri novigado". Per ekspozicio, forumo kaj aliaj aktivecoj, ĝi povas antaŭenigi kunlaboron en komerco, novigado kaj internacia produktado, kaj altigi la nivelon de kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASOAL. 


    8 ASOAL-landoj havas sian ekspozician salonon, ili estas Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. Ankaŭ multaj landoj ekster ASOAL petis ekspoziciojn, ilia nombro superis 43% de tiu laŭplane. Entute 2780 kompanioj partoprenas en la ekspozicio. Profesiaj vizitantoj superis 11,000, je 10% pli multe ol tiu de la antaŭa ekspozicio. La ekspozicio allogis 700 profesiajn aĉetantojn de landoj ekster ASOAL , ĉefe el Tanzanio, Egiptio, Etiopio, Irano, Barato, Rusio, Ukrainio kaj Britio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio