Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Infanoj en la Infana Centro de Rusio "Oceano"
2018-09-11

La Infana Centro de Rusio "Oceano", en ĉirkaŭurbo de Vladivostoko, fotita la 26an de aprilo, 2018 


    En ĉirkaŭurbo de Vladivostoko troviĝas Infana Centro de Rusio "Oceano", ĝi situas apud maro, kiel blanka velŝipo, bonvenigas infanojn el la tuta mondo.


    Antaŭ dek jaroj, post la granda tertremo en la provinco Sichuan de Ĉinio, infanaro de tie venis al la centro por resanigi. Iliaj koroj estis vunditaj pro la katastrofo. Tiam "Oceano" brakumis ilin, forviŝis iliajn larmojn kaj mildigis iliajn dolorojn. Kiam la infanoj foriris de la centro, ili jam trankviliĝis.


    Post dek jaroj, kun dankemo, dekoj da tiamaj infanoj revenis al la centro. Ili rakontis la amikecon inter Ĉinio kaj Rusio kaj la amon inter homoj.


Dormejoj de Infana Centro de Rusio "Oceano", en ĉirkaŭurbo de Vladivostoko


La 21an de julio 2008, en Infana Centro de Rusio "Oceano", du ĉinaj knabinoj fotiĝis kun sia instruisto.


La 22an de julio 2008, en Infana Centro de Rusio "Oceano", ruslingva instruisto parolis kun du ĉinaj lernantoj.


La 27an de julio 2008, en Infana Centro de Rusio "Oceano", geknaboj prezentis la kanton “dankema koro” dum Ĉina Tago.


La 30an de julio 2008, en Infana Centro de Rusio "Oceano", instruisto laŭdis la velŝipeton faritan de la infano.


La 11an de aŭgusto 2009, en Infana Centro de Rusio "Oceano", adiaŭo de infanoj kaj ilia instruisto


Xue Xue montras sian foton en la centro de Rusio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio