Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel afrikaj amaskomunikiloj rigardas la Forumon pri Ĉin-Afrika Kunlaboro?
2018-09-07


    Okazis en Pekino la pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en la 3-a kaj la 4-a de septembro. Ĝi estas vaste atentata de afrikaj amaskomunikiloj. Ili atendas pri la forumo kaj zorgas pri kiajn progresojn kaj ŝancojn ĝi povos alporti al la kunlaboroj inter Afriko kaj Ĉinio.



    Niĝeria ĵurnalo The Nation diris, ke antaŭ la stariĝo de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, jam longdaŭris la kunlaboroj kaj tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Afriko. La forumo refaris la projekton pri tiaj kunlaboroj laŭ pli praktika koncepto kaj kreis bonan ŝancon por la kunlaboro kaj disvolvo de ambaŭ flankoj en la kadro de la forumo.


    Liberia retejo FrontPage Africa diris, ke la rilatoj inter Liberio kaj Ĉinio eniris en novan epokon, kaj ĝi esperas ke el la pintkunveno de la forumo estos rikoltitaj riĉaj fruktoj.


    La novaĵ-agentejo Allafrica faris raporton en la 2-a de septembro, kiu mencias, ke Ĉinio donis al Afriko subtenojn kaj necesajn helpojn, inkluzive de stipendio, infrastrukturo, tekniko, negocoj kaj komerco. Plejparto de afrikaj landoj rigardas Ĉinion kiel la ĉefa lando, kiu donas al ili helpon en ŝlosilaj kampoj. Samtempe, la novaĵ-agentejo ankaŭ publikigis artikolon de Cobus Van Staden, specialisto de la universitato Witwatersrand en Sud-Afriko, kiu opinias, ke la stabila reĝimo de Ĉinio utilas al antaŭenpuŝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio