Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La nombro de enlandaj delokitoj en Irako falis al malpli ol 2 milionoj por la unua fojo en kvar jaroj
2018-09-07


    La 4-an de septembro, Internacia Organizo pri Migrado en Irako publikigis gazetaran anoncon, laŭ kiu nuntempe estas ĉirkaŭ 1,93 miliono da enlandaj delokitoj en Irako. Tio estas la unua fojo ekde 2014, kiam la "Islama Ŝtato" ekagis perforte en la lando, ke la nombro de delokitoj en Irako falis al malpli ol 2 milionoj. 


    Laŭ la plej freŝaj statistikoj de la organizo, ekde januaro 2014, la malbonfaroj de "Islama Ŝtato" kaŭzis delokiĝon de proksimume 6 milionoj da homoj en Irako, ĉirkaŭ 15% de la tuta loĝantaro de la lando. Nuntempe 4 milionoj da delokitoj jam revenis hejmen, kaj restas proksimume 1,93 milionoj da homoj delokitaj.


    La statistikoj ankaŭ prezentis, ke ĉirkaŭ 574,000 delokitaj irakanoj ankoraŭ vivas en reloĝigaj kampoj. Nineveh, Dohuk kaj Erbil daŭre estas la tri plej grandaj provincoj laŭ kvanto de delokitaj personoj.


    Internacia Organizo pri Migrado rimarkigis, ke damaĝoj al domoj kaj infrastrukturoj, manko de kapitalo kaj laborpostenoj, kaj nestabileco de la sekureca situacio estas ĉefaj obstakloj por la reveno de delokitaj personoj.


    La "Islama Ŝtato" regis vastan teritorion en norda kaj okcidenta Irako ekde 2014. En decembro 2017, la iraka ĉefministro Haider al-Abadi anoncis la historian venkon en la batalo kontraŭ la "Islama Ŝtato".


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio