Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Namibia raportisto: Mi esperas, ke la ok iniciatoj estos rapide plenumitaj por profitigi popolojn
2018-09-06


    La 3an de septembro en la Granda Popola Halo okazis la malferma ceremonio de la pekina pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro 2018. Namibia raportisto Blanche Goreses ĉeestis la ceremonion. Gao Shuyuan, raportisto de El Popola Ĉinio (EPĈ), intervjuis ŝin pri iniciatoj proponitaj en la malferma ceremonio kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Namibio.


    EPĈ: Laŭ via opinio, kiu plej gravas por afrika disvolvado el la ok iniciatoj proponitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping?


    Blanche Goreses: Infrastruktura disvolvado estas tre grava por afrikaj landoj. Plejparto de afrikaj landoj estas evoluantaj landoj, kaj estas malfacile por ili disvolvi ekonomion sen bona infrastrukturo. Kaj komerco inter Ĉinio kaj Afriko, kaj kunlaboro inter afrikaj landoj, postulas infrastrukturon kiel bazo. Ekzemple, ni bezonas fervojojn por transporti varojn, kaj ankaŭ teknikojn kaj infrastrukturon por garantii la komercon.


    Mi pensas, ke la ok iniciatoj kompletigas unu la aliajn, kaj neniu estas mankigebla. Ekzemple sen interpopola interŝanĝo, ne efektiviĝos infrastruktura konstruado, industria disvolviĝo, verda disvolviĝo kaj verda ekonomio. Pri agrikulturaj ĝisdatiĝo kaj transformiĝo, la mondo, precipe Afriko, bezonas grenojn, ĉar Afriko estas ofte atakita de malsatego kaj malsanoj. Se Afriko povos produkti sufiĉe da grenoj por si mem, kaj vendi la superfluajn al Ĉinio, aŭ Ĉinio komercos kun Afriko per siaj grenoj, tio estos kungajna kunlaboro.


    Mi esperas, ke la ok iniciatoj estos rapide plenumitaj por profitigi popolojn.


    EPĈ: En la ok iniciatoj, multaj rimedoj temas pri trejnado kaj helpo al junuloj. Kiel vi opinias pri tio?


    Blanche Goreses: Namibio estas la deĵoranta prezidantolando de Komunumo por Disvolvo de Suda Afriko, kun 16 membrolandoj. Nia prezidento zorgas pri trejnado de junuloj, kio kongruas kun la parolado de prezidanto Xi pri plifortigo de trejnado de junuloj en la malferma ceremonio.


    La nunaj ŝtatgvidantoj faris multon por paco kaj disvolvado de siaj landoj kaj eĉ de la mondo, kaj faras pli multan kontribuon. La iniciatoj pri disvolvado proponitaj de ili devas esti plenumitaj kaj la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko devas plu daŭri, kaj la plej bonaj plenumantoj de tiu misio estas junuloj.


    60% de afrikanoj estas junuloj. Se oni ne investas en junuloj, ne liveras al ili ŝancon por entrepreni, ne povos progresi la monda ekonomio, Ĉinio kaj Afriko.


    Nun estas ĝusta tempo por trejni junulojn. Sur la terglobo multaj homoj estas senlaboraj, multaj perdis hejmlokon pro militoj, kaj kreskas la demando pri migrado. Ankaŭ ni estas obsedaj pri la demando. Multaj afrikanoj enmigras eŭropajn landojn por serĉi pli bonan vivnivelon. Se ni ne trejnos junulojn, ili transloĝiĝos al aliaj lokoj.


    EPĈ: Kiuj kunlaboraj projektoj estis interkonsentitaj inter niaj du landoj?


    Blanche Goreses: En marto ni subskribis tri interkonsentojn, unu pri konstruado de aerodromo, unu pri eksportado de bovaĵo. La lasta estos plenumita baldaŭ. En la estonteco ni espereble kunlaboros kun Suzhou por starigi industrian zonon.


    EPĈ: Kiel vi pritaksas la dulandan kunlaboron?


    Blanche Goreses: Mi esperas plivastigi kunlaboran kampon. Nia lando ĵus sendependiĝis, kaj ni devas lerni multe. Ni esperas, ke Ĉinio donos al ni teknikojn. Hieraŭ mi ĉeestis la malferman ceremonion. Mi tre volas lerni la ĉinan teknikon pri surloka brodkastado kaj kameraado. Mia kolego partoprenis ok-monatan staĝon aranĝitan de Ĉina Centra Televid-stacio. Ankaŭ mi volas partopreni tian staĝon.


    Ni bezonas tian kunlaboron. Mi esperas, ke nia kunlaboro estos ne nur interregistara, sed ankaŭ interpopola. 


    Fakte, la kunlaboro inter Ĉinio kaj Namibio havas longan historion. Antaŭ la sendependiĝo de Namibio, komenciĝis kunlaboro inter la du landoj. Dum la klopodado por sendependiĝo de Namibio, Ĉinio liveris multajn helpojn, kiel trejnado de soldatoj kaj livero de nutraĵoj.


(Gao Shuyuan kaj Liu Zijia)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio