Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi anoncis financan subtenon de 60 miliardoj da usonaj dolaroj al Afriko
2018-09-04


    Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis lunde, ke Ĉinio liveros al Afriko financadon kun la sumo de 60 miliardoj da usonaj dolaroj.


    Xi faris la anoncon en tonika parolado en la malferma ceremonio de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Li diris, ke la financado estos liverita en la formo de registara helpo kaj investo kaj financado de financaj institucioj kaj kompanioj.


    La financado inkluzivas 15 miliardojn da usonaj dolaroj kiel donaco, senintereza prunto kaj favorkondiĉa prunto, 20 miliardojn da dolaroj da kredito, establon de specialaj fondusoj kun 10 miliardoj da dolaroj por evoluiga financado kaj 5 miliardoj da dolaroj por financado de importoj el Afriko. Ankaŭ ĉinaj kompanioj estis instigitaj al investado de almenaŭ 10 miliardoj da dolaroj en Afriko dum la venontaj tri jaroj.


    Xi diris, ke Ĉinio plenumis sian promeson de la jaro 2015 liveri al Afriko financan subtenon de 60 miliardoj da dolaroj, kaj ke la financado jam estis liverita aŭ aranĝita.


    Ĉinio decidis liveri la financan subtenon al Afriko en la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro por certigi sukcesan efektivigon de dek planoj pri ĉina-afrika kunlaboro, kiuj estis adoptitaj en la pintkunveno.


El: CRI

Redaktoro:Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio