Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko en fotoj
2018-09-03

    En la jaro 2000, laŭ propono de afrikaj landoj, fondiĝis Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, kiu fariĝis nova platformo por dialogo kaj kundisvolviĝo de Ĉinio kaj afrikaj landoj. 


    En 2015, la sukceso de la pintkunveno de la forumo en Johanesburgo fariĝis mejloŝtono de la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko.


    Kaj la familianoj de la forumo rekuniĝas en la 3-a kaj 4-a de septembro 2018.


    Jen fotoj pri amikeco inter Ĉinio kaj Afrikaj landoj.


La 27-an de marto 2016, du studentoj el Sud-Afriko faris eksperimenton sub la gvido de ĉina profesoro Dou Sen (la unua de maldekstre)en la Instituto pri Resursoj kaj Medio de Jilin-a Universitato de Agrikulturo. Fotis Zhang Nan, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.


Studentoj el Kenjo aŭskultis klarigon de ĉina inĝeniero (la unua de maldekstre) pri la strukturo de ĉasio de trajno en Jinan-laborejo de Jinan-a branĉo de la kompanio Ĉina Fervojo en la 24-a de julio, 2018. Fotis Zhu Zheng, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.


Frank, komercisto el Ganao, en sia vendejo en internacia komerca bazaro en Yiwu de Zhejiang-provinco, Ĉinio. Fotis Cui Xinyu, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, la 20-an de marto 2013.


Lernantoj el Etiopio kaj iliaj diplom-atestiloj donitaj de Wuqiao-a akrobataĵ-lernejo en Hebei-provinco, Ĉinio. Fotis Yuan Liwei, la 12-an de junio 2016.


La 27-an de januaro, 2017, ĉinaj turistoj fotiĝis ĉe la ponto Zambezo en la urbo Viktoria Akvofalo de  Zimbabvo. En la lastaj jaroj, pli kaj pli multaj ĉinaj turistoj vizitas Afrikon dum la Printempa Festo. (Foto el la novaĵ-agentejo Xinhua)


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio