Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Verda renkontiĝo en Guangdong-provinco
2018-09-03

(Harpina Wu, Johano Zhang, Ding Shihui, Saŭkio Zhang kaj Petro Ye)


    En la 27-a de aŭgusto, kvar esperantistoj (Saŭkio Zhang, Petro Ye, Johano Zhang kaj Harpina Wu) el Kantono vizitis Zhongshan por intervidiĝi kun sinjoro Ding Shihui. 


    Ding Shihui estas veterana esperantisto, kiu multfoje publikigis esperantologiajn artikolojn kaj stimulis novulojn pri nia lingvo. Antaŭe, li instruis la anglan lingvon en mezlernejo de Hunan-provinco, poste li translokiĝis al la urbo Zhongshan de Guangdong-provinco. Antaŭ 3 jaroj li malfermis hunan-an restoracion en la urbo, kaj speciale invitis esperantistojn renkontiĝi tie. Do, ĉi-foja vizito de esperantistoj estas ilia unua renkontiĝo post tri jaroj.



    La esperantistoj ĝoje kunsidis. Sinjoro Ding prezentis al la gastoj Esperantajn radio-elsendojn de pola kaj aŭstralia retejoj. Li alte taksis la E-parolanton Marcel,kiu laboras por la internacia lingvo kun tiom klara voĉo en tiom granda aĝo. Lia diligenteco estas lerninda de ni ĉiuj. Li ankaŭ donacis librojn kaj gazetojn al la gastoj, kaj proponis starigi inter kantonaj esperantistoj Wechat-grupon "senkrokodilan".


    S-ro Ding regalis la gastojn per teo kaj fruktoj, kaj tagmeze invitis ilin tagmanĝi en la restoracio posedata de li. La verda etoso, amika renkontiĝo, varma babilado kaj bongustaĵoj donis al la gajaj vizitantoj mirindan tagon.


Raportis: Petro YE

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio