Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Orientazia Kultura Urbo" de 2019: Xi'an, Tokio kaj Inĉono
2018-08-29

La Sonorilturo de Xi'an


    Lastatempe, la kvartalo Toŝima de Tokio en Japanio, la urbo Inĉono en Sud-Koreio kaj la urbo Xi'an en Ĉinio gajnis la titolon "Orientazia Kultura Urbo". En la 30a de aŭgusto dum la 10a Kunveno de Ministroj pri Kulturo de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, tiuj urboj ricevos la ateston donitan de ministroj pri kulturo de la tri landoj.


La granda teatrejo de Xi'an


    La elektado de "Orientazia Kultura Urbo" komenciĝis en 2013 kaj estas rezulto de kunveno pri kulturo inter ĉina, japana kaj sud-korea gvidantoj. Tiu evento, organizita de la tri landoj, postulas ke la elektitaj urboj havu ne nur longan historion kaj abundan kulturon, sed ankaŭ atingojn pri eksteraj kulturaj interŝanĝoj, publika kulturservo, konservado kaj daŭrigo de kulturaj heredaĵoj kaj protektado de kulturaj restaĵoj. La urbo Xi'an estas elektita laŭ tiaj kondiĉoj.



    Xi'an estas unu el la naskiĝlokoj de ĉina civilizacio, kaj estas la urbo kie la plej multaj dinastioj starigis ĉefurbon. Xi'an venkis la urbojn Luoyang kaj Haikou por elektiĝi kiel "Orientazia Kultura Urbo" de Ĉinio en 2019.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio