Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Urĝa riparo de Ming-dinastia Granda Muro en Donggou-vilaĝo
2018-08-28

Mularo iras sur montvojo kun ŝtonetoj, kunportante brikojn por ripari la grandan muron. Pro la kruta tereno, la centmiloj da brikoj devas esti transportitaj per muloj.


    En la urbeto Xinchengzi, nordoriente de Pekino, troviĝas peco de Granda Muro, konstruita dum Ming-dinastio (1368-1644). Pro homfarita damaĝo kaj natura erozio, fortikaj turoj kaj muro rompiĝis, kaj ankaŭ ekzistas kelkaj sekurecaj riskoj. En 2018 la registaro de Pekino ekriparis tiun sekcion de la Granda Muro. 


    Laŭ Pekina Buroo pri Kulturaj Heredaĵoj, dum la lastaj 10 jaroj, Pekino elspezis 374 milionojn da juanoj por ripari kaj konservi la Grandan Muron. Per media regado kaj urĝa riparado, ili jam forigis kelkajn sekurecajn riskojn, tamen ankoraŭ restas multaj riskoj, la laboro estas granda.


Riparistoj mezuras la fortikan turon kaj analizas la damaĝon.


Riparistoj mezuras fortikan turon.


Granda Muro en Donggou-vilaĝo


Laboristoj riparas Grandan Muron en Donggou-vilaĝo.


La Granda Muro en montaro


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio