Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Franca fakulo pri Afriko: la 15-jara klopodado de Ĉinio vigligas ekonomion de Afriko
2018-08-27


    Baldaŭ okazos en Pekino la Pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo. Antaŭ nelonge, estis intervjuita Sébastien Périmony, specialisto pri Afriko de Instituto Schiller en Francio. Li alte taksas ĉinajn konstruadon en Afriko kaj fruktojn, kiuj estas monde konataj. Li diris, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo"  kongruas kun la komuna kono kaj nuna etoso de la mondo por paca progreso.


    Périmony diris, ke la iniciato de Ĉinio estas surbaze de egaleco kaj kunprofito, kaj pro tio ĝi estas bonvenigata en Afriko. Aliflanke, Ĉinio profitas de tio, ke ĝi helpas la ekonomian evoluon de Afriko kaj plibonigas ĝian entreprenadan medion.



    Kaj, ĉe la flanko de Afriko, pli ol 3 mil ĉinaj firmaoj en Afriko jam kreis pli ol 3 milionojn da lokaj laborpostenoj. Samtempe Afriko gajnis spertojn de Ĉinio pri konstruado de infrastrukturoj, fluado de laborfortoj kaj reformo kaj pordmalfermo dum la 40 jaroj kun jaraveraĝa kresko je 9%, kaj senĉese riĉigas al si la materian bazon por disvolvado. Afriko dum longa tempo ne progresis, sed la investado kaj klopodado de Ĉinio dum la lastaj 15 jaroj iom post iom plibonigas la situacion kaj vigligas la ekonomion de la kontinento.


    Périmony diris, ke li ege atendas la pekinan pintkunvenon. Lastmonate, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Sud-Afrikon, Senegalion, Ruandon kaj aliajn afrikajn landojn, kio prezentas lian persiston en la koncepto kaj politikoj pri kuna evoluo de Ĉinio kaj Afriko. Kaj tiam, la Pintkunveno de BRICS-landoj jam montris, ke Sud-Afriko kaj Afriko ludas pli kaj pli gravan rolon sur la monda scenejo kaj en la historio de monda ekonomio. Tio ne povas malligiĝi de la subteno de Ĉinio, membro de BRICS-landoj. 


    En la pekina pintkunveno, ŝtatgvidantoj kaj pintnivelaj specialistoj de ambaŭ flankoj renkontiĝos en Pekino kaj prezentos siajn projektojn por kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Unuflanke, firmiĝos la kunlaboroj kaj akordiĝoj inter Ĉinio kaj Afriko, plilongdaŭros kaj multiĝos kunlaboraj programoj, investoj kaj kunligoj, kiuj helpos la ekonomian disvolvon kaj politikan stabilecon de Afriko. Aliflanke, la iniciato de Ĉinio "La Zono kaj Vojo" antaŭenpuŝos pli vastan kunlaboron kun Afriko, kaj liveros pli novan kaj fortan movforton al la longtempa kaj daŭripova disvolvado de Ĉinio kaj Afriko.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio