La unua rubaĵ-energia centralo de Etiopio estas finkonstruita de ĉina kompanio |
2018-08-24 |
La 19-an de aŭgusto, la unua balaaĵ-energia centralo de Etiopio estis finkonstruita de ĉina kompanio. Partoprenis en la finkonstrua ceremonio etiopia prezidento Mulatu Teshome kaj ĉina ambasadoro en Etiopio Tan Jian. La unua rubaĵ-energia centralo de Etiopio, Reppie-centralo en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, estis konstruita de Ĉina Nacia Elektra Inĝenierada Kompanio, uzante ĉinajn ekipaĵojn kaj sekvante ĉinajn normojn. La centralo povas pritrakti 1400 tunojn da rubaĵoj en unu tago kaj produkti 185,000 megavat-horojn da elektro en unu jaro. Mulatu diris, ke tio estas grava projekto pri traktado, reutiligo de balaaĵoj kaj medi-protektado. La etiopia registaro esperas, ke la ekfunkciado de la centralo povos transformi la kreskantajn rubaĵojn de la urbo en monprofito. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|