Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novaj robotoj pli bone komprenos vin
2018-08-23

Vizitantoj rigardas industrian roboton en Monda Robota Konferenco 2018.


    De la 15a ĝis la 19a de aŭgusto 2018, okazis Monda Robota Konferenco en Pekino, kiu allogis 300 mil homojn. En la konferenco aperis multaj ĉarmaj kaj amuzaj robotoj. Ni povas trovi, ke robotoj jam eniris en ĉiujn kampojn de nia vivo, kaj montris inteligentan vivbildon, kiu antaŭe estis neimagebla.


    Estonte, ili sendube pli multe komprenos vin ol iam ajn antaŭe. En la libro de Homo Deus A Brief History of Tomorrow, la aŭtoro skribis: "AI konas vin ekde via naskiĝo, leginte ĉiujn viajn retmesaĝojn, aŭskultinte ĉiujn viajn telefonajn registraĵojn, kaj konas filmon plej ŝatatan de vi..."


Aĉetontoj eniras senkasistan superbazaron en la urbo Tianjin.


Knabo interagadas kun roboto dum Monda Robota Konferenco 2018.


    Inteligentaj montrado kaj rekomendo de varoj, aŭtomata sekvado de aĉetoĉaro, aŭtomata pago... superbazaro pli kaj pli saĝas. Nuntempe, kompanioj konstruas senkasistan vendejon per teknologioj kiel vidrekono, gravita sentiĝo, profunda lernado kaj maŝina lernado.


    Jack Ma, prezidanto de la Grupo Alibaba, esprimis ke baze de interreto, granda datumo kaj nuba komputado, aparte per la analizo de granda datumaro, maŝino povos pli bone kompreni homojn ol ni mem.


Knaboj spertas programadon de robotoj dum Monda Robota Konferenco 2018.


Infanoj sekvas kvar-piedan roboton dum la Monda Robota Konferenco 2018. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio