Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Irana kulturo en Ŝanhajo: Vespero kun filmo, frandaĵoj kaj Esperanto!
2018-08-23


    Vespere de la 21-a de aŭgusto, tuj post la kluba aktivado de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), la klubanoj, kaj irana esperantisto Saed Abbasi, iris en la Ŝanhajan Malnovan Kino-kafejon por partopreni iun interesan vesperon, kiu celis interesigi nekonatajn homojn pri frandaĵoj, bonegaj filmoj kaj la lingvo Esperanto!




    "Kiam filmoj renkontas frandaĵojn..." estis la temo de la vespero, kiu estis organizita de la interreta kompanio "Spertuloj pri ĉio bongusta Shixiangjia (食享家)". Iranaj manĝaĵoj, irana filmo Pri Elly (ĝi gajnis la Arĝentan Urson en la 59-a Berlina Internacia Filma Festivalo), irana amiko kaj esperantistoj... ĉio kontribuis al la mirinda etoso de tiu vespero. 




    Je la sesa kaj duono komenciĝis la vespero kun pli ol dudek ĉeestantoj, kiuj ne konis unuj la aliajn. Kiel unu el la anoncistoj, S-ro Saed (la unua maldekstre) ĉe la komenco petis al S-ro Zhou Tianhao, prezidanto de ŜEA, diskonigi al la spektantoj la internacian lingvon Esperanton. Kaptinte la bonŝancon, S-ro Zhou klarigis al ĉiuj pri la lingvo detale, por ke ili rapide akceptu la ĝeneralajn sciojn pri Esperanto: ĝia kreinto L.L.Zamenhof, la frateco inter esperantistoj, justeco de lingvoj, simpleco por lernado kaj la interna ideo de la lingvo... 



    Poste, oni projekciis la supre menciitan filmon Pri Elly. Ĝi prezentis la tragedion de tri mezklasaj familioj feriante ĉe la maro en Teherano, ĉefurbo de Irano. La filmo levis iomete la vualon de la kultura fono de Irano. Ĉiuj ĉeestantoj spektis la bonegan filmon kaj dume gustumis iranajn fruktojn kaj kukojn alportitajn de S-ro Saed kaj alia subtenanto.




    Ĉe la fino de la vespero, S-ro Saed detale komentis la filmon kaj respondis la demandojn de la spektantoj en Esperanto, kaj s-ro Zhou faris interpreton. Havante multajn diversecajn elememtojn, la aktivado firme kaptis la atenton de la ĉeestantoj kaj ili multe ĝuis la mirindan atmosferon de filmo, frandaĵoj kaj Esperanto.


Raportita de Zhou Tianhao

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio