Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion reprezentantoj de usonaj firmaoj kaj industrioj diris pri usona altigo de dogantarifo?
2018-08-23

    La 21-an de aŭgusto, laŭ la loka tempo, Usono okazigis kunvenon por aŭskulti opiniojn de la publiko pri altigo de dogantarifo de 200 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj produktaĵoj ĝis 25%. Dum la kunveno, organizita de la Usona Internacia Komerca Komisiono, la reprezentantoj de komerco,  entreprenoj kaj industriaj asocioj, estis dividitaj en 8 grupoj kun po 8 membroj, kaj ĉiu reprezentanto havas 5 minutojn por esprimi sian opinion, konsentan aŭ kontraŭan. Laŭ diskonigo, la kunveno daŭros 6 tagojn, kaj 358 reprezentantoj parolos en ĝi. Kiam la unuataga aŭskultado finiĝis, kelkaj reprezentantoj ricevis intervjuon. 




    Stephen Lamar, vicprezidanto de Usona Asocio pri Kostumoj kaj Piedvestoj, diris, ke Usono kaj Ĉinio devas sidiĝi kune kaj diskuti pri intelekta proprieto kaj teknika transigo anstataŭ solvi problemojn per "dogantarifoj". Ed Brutva, direktoro pri internacia komerco de Usona Kemia Konsilio, diris, ke ili subtenas, ke la Komisiono de Artikolo 301 diskutu kun Ĉinio anstataŭ provoki komercan militon. 



    Multaj reprezentantoj, de firmaoj aŭ industriaj asocioj, uzis la vorton "neriparebla" por esprimi la ekonomiajn perdojn, kiujn ili suferos. Multaj firmaoj deklaris, ke ili devas maldungi multajn laboristojn por malaltigi la koston. Tony Abd, prezidanto de Usona Asocio pri Elektronikaj Cigaredoj, diris, se la tarifo plie altiĝos al 25%, tio alportos al la malgrandaj firmaoj grandan ŝarĝon, kaj ili "ne povos daŭrigi la entreprenadon".


    Pri tio, aliaj reprezentantoj klarigis per datumoj: Stephen E. Lamar diris: "Niaj firmaoj malkovris lastatempe, ke ili devas pagi por la tarifo je 25% kiam ili eksportas fadenojn kaj teksaĵojn al Ĉinio. Sed, kiam la finaj produktaĵoj estas importitaj al Usono, oni devas refoje pagi dogantarifon je 25% -- duobliĝas la tarifo!" Ed Brutva diris: "Jen la datumoj en aprilo: ni anticipe kalkulis ke ĉirkaŭ 24 mil postenoj, kiuj inkludas tiujn de kemi-industrio kaj subaj industrioj, malaperos pro la ekonomia konflikto -- tio estas nur pro la influo de la tarifo de varoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio