Disigitaj parencoj sur korea duoninsulo denove renkontiĝis |
2018-08-22 |
La 20an de aŭgusto, posttagmeze, disigitaj parencoj de Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Korea Respubliko renkontiĝis ĉe Monto Kumgang. 89 homoj el Korea Respubliko intervidiĝis kun siaj familianoj el KDPR post preskaŭ 70 jaroj. Tio estas la 21a fojo, ke renkontiĝis disigitaj parencoj sur la korea duoninsulo, kaj la refoja renkontiĝo post du jaroj kaj 10 monatoj. La renkontiĝo estas grava por realigi Panmunĵonan Deklaron, kiun subskribis duflankaj gvidantoj en la 27a de aprilo. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |