Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Ruĝa Kruco liveris medicinan helpon al Sirio
2018-08-20

    La 16-an de aŭgusto, en Damasko, ĉefurbo de Sirio, Ĉina Ruĝa Kruco liveris medicinan helpon al la lando.  





    La medicina helpo enhavas moveblajn medicinajn ekipaĵoj: du medicinaj busoj kaj du ambulancoj. Laŭ diskonigo, ili estas ekipitaj per radioaparato, aparato de B-ultrasono, defibrilaciilo, sistemo por telemedicino ktp., kaj povas esti uzataj por medicinaj operacioj kiel sukurado, fizika ekzameno kaj malgranda kirurgio. Krome, tiuj veturiloj estas ekipitaj ankaŭ per sistemoj de aŭtomata elektro-produktado por redukti geografiajn limigojn en uzado. Laŭ rilata fakulo, tiuj moveblaj ekipaĵoj povas ludi rolon de movebla gubernia hospitalo.


    Post la transdona ceremonio, ĉinaj fakuloj diskonigis al rilataj sirianoj uzadon kaj konservadon de tiuj ekipaĵoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio