Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj turistoj multigas poŝtelefonan pagon en multaj landoj
2018-08-17


    La 15-an de aŭgusto estis publikigita la nova statistiko de ĉina kompanio Alipay. Ĝi montras, ke en ĉi-jara somero, dank' al la turismado de ĉinoj, poŝtelefona pago ege multiĝis en diversaj landoj: la poŝtelefonaj pagoj multiĝis 75-oble en Rusio, 12-oble en Kanado, 6-oble en Aŭstralio, 8-oble en Malajzio, 7-oble en Nov-Zelando, 5-oble en Finlando... Multaj landoj interesiĝas pri tiu ĉi pagmaniero, ĉar ĝi povas allogi ĉinajn turistojn.


    Dum la pasintaj sinsekvaj 5 jaroj, Ĉinio estis la plej granda fonto de turistoj al eksterlando. Nur en ĉi tiu somero, ĉinaj turistoj eksterlande jam atingis 30 milionojn da homfojoj. Pro tio, en multaj landoj la poŝtelefona pago fariĝis maniero por allogi ĉinojn.



    Japanio, Korea Respubliko kaj sudorientaziaj landoj plej frue utiligis poŝtelefonan pagadon. En kelkaj komercaj zonoj de tiuj landoj, eĉ pli ol 70% de la butikoj permesas pagon per poŝtelefono. Ankaŭ la banko Mashreq de Dubajo anoncis ke ĝi kunlaboras kun Alipay, esperante ke en la sekvaj 3 monatoj, la nombro de butikoj, kiuj subtenas poŝtelefonan pagon, multiĝos de la nuna 150 al 1000.


    Kompare kun aziaj landoj, Eŭropo ne havas avantaĝon en pago per poŝtelefono. Sed, same por allogi ĉinajn turistojn, eŭropaj landoj malfermis en 80 flughavenoj perpoŝtelefonan impostorabaton. La nombro kreis novan rekordon. En orienta Eŭropo, kvankam la poŝtelefona pago en Rusio ĵus komenciĝis, pro la Monda Pokalo, poŝtelefonaj pagoj en la lando multiĝis 75-oble ĉi-somere.


    Laŭ Alipay, ĉi-somere la landoj, kie rapide multiĝas poŝtelefona pago, plejparte situas en Eŭropo kaj Aŭstralio. Ĉar nun ĉinaj turistoj pli kaj pli ŝatas vojaĝi malproksimen, tio igas komercistojn en tiuj kontinentoj interesiĝi pri tia pagmaniero. Sekvante la multiĝon de poŝtelefona pagado, Alipay prognozas, ke en la venontaj 5 jaroj, ĉinoj espereble "senmonuje" vizitos la plej vaste konatajn turismejojn eksterlandajn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio