Srilankaj policanoj lernas la ĉinan lingvon por pli bone servi al ĉinaj turistoj |
2018-08-17 |
Srilanka pejzaĝo Antaŭ nelonge, la Plej Supera Policejo de Srilanko postulis, ke policanoj en turismaj regionoj lernu la ĉinan lingvon por pli bone servi al ĉinaj turistoj. Laŭ raporto de la barata ĵurnalo Indian Express, aperigita en la 13-a de aŭgusto, en la unua duono de 2018 en Srilanko estis proksimume 136 mil turistoj el Ĉinio, kiuj multe kontribuis por la kresko de loka turisma enspezo. Aŭtoritato pri Disvolviĝo de Turismo de Srilanko rimarkigis, ke tutlandaj publikaj funkciuloj devas koni la gravan rolon de ĉinaj turistoj por ekonomia kresko, kaj havas respondecon pli bone servi al ĉinaj turistoj. Rilataj fakuloj de Srilanko diris, ke en la venontaj jaroj, la plej granda valuta enspezo de Srilanko profitos de turismo. Pro tio, rilataj policanoj devas doni specialan atenton al lingva trejnado por konservi la personan kaj proprietan sekurecojn de fremdaj turistoj. Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |