Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Google povas ĉiam lokalizi siajn uzantojn
2018-08-17


    En la 14-a de aŭgusto, usona novaĵagentejo Associated Press publikigis raporton pri enketo, kiu montras ke eĉ post malŝalto de rilataj funkcioj pri lokalizo per poŝtelefono, la mastrum-sistemo de Google daŭre akiras lokalizajn informojn de siaj uzantoj. 


    Laŭ esploro de Associated Press, Google, per Android aŭ Apple, unue petas la permeson de uzantoj antaŭ ol akiri ilian lokalizon. Post permeso, ĝi akiras la agadon kaj pozicion de la uzantoj. La problemo estas, ke ĝi ankoraŭ sekvas vian pozicion post kiam la lokaliza funkcio estis malŝaltita. Krom google-mapo, ĝiaj apoj pri klimato kaj kalendaro ankaŭ registras la pozicion de uzantoj.


    Esploristoj de la universitato Princeton jam atestis la enketon de Associate Press. Google anoncis en sia retejo, ke uzantoj povas laŭdezire malŝalti la lokaliz-servon, kaj poste iliaj pozicioj ne estos konservitaj.


    Sed laŭ Associate Press, eĉ kiam la lokaliza funkcio estas malŝaltita, kelkaj Google-aplikaĵoj daŭre konservas poziciajn informojn dum iom da tempo: evidente, Google mensogas. Kaj laŭ tiu raporto, tio kontraŭas la rajton de 2 miliardoj da Google-uzantoj en androida sistemo, kaj 100 milionoj en Apple-sistemo, tra la mondo. 


    Pluapaŝe, la afero kaŭzis maltrankvilon pri la protektado de privateco. Laŭ kritikistoj, tiuj donitaĵoj utilas por la donitaĵ-analizo de reklamistoj, kaj alportas al Google grandan enspezon.     


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio