Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj poŝtelefonoj okupis trionon en rusa merkato
2018-08-16


    Laŭ la plej nova statistiko pri la enketo al detalaj vendistoj de inteligentaj poŝtelefonoj en Rusio, en ĉi-jara junio, ĉina inteligenta poŝtelefono Huawei okupis 24.6%, la unuan lokon, en rusa merkato. En la komencaj 6 monatoj de 2018, la vendsumo de ĉini-produktitaj poŝtelefonoj en Rusio multiĝis je 50%. Inter ĉiu trio da inteligentaj poŝtelefonoj venditaj en la lando, ekzistas unu farita de Ĉinio. En la unuaj 6 monatoj de 2017 ĉinaj markoj de poŝtelefonoj okupis nur kvaronon en rusa merkato, kaj post nur unu jaro, ili atingis trionon.



    Antaŭ kelkaj jaroj, ĉina poŝtelefono estis malmulte konata de rusoj. Sed post kelkaj jaroj, ĝiaj uzantoj rapide multiĝis kaj ĝi jam fariĝis parto de la vivo de rusoj. Ĉinaj poŝtelefonoj estas multspecaj, preztaŭgaj, bonkvalitaj kaj mojose desegnitaj, akordante al la bezonoj de malsamaj konsumantoj en Rusio. Ĉinaj poŝtelefonaj firmaoj ne nur firmigis sian pozicion en rusa merkato, sed ankaŭ vastigis vendadajn kanalojn sur- kaj eksterinterretajn, kaj aktive faris disvastigon.

    Kvalito kaj novigo fariĝis la kerna konkurenca povo de ĉinaj markoj. Ĉinaj firmaoj atentas investadon pri mez- kaj longperiodaj esplorado kaj kreivo, kio ŝanĝis la impreson de rusoj pri ĉinaj poŝtelefonoj, kaj havigis al ĉinaj poŝtelefonoj lokon en rusa konsuma merkato de altteknikaj produktaĵoj. Samtempe, ankaŭ taŭga "rusigo" helpis la sukceson de ĉinaj poŝtelefonoj, kaj kreis postenojn al rusaj specialistoj por montri iliajn talentojn.


    Ĉinaj inteligentaj poŝtelefonoj ne nur malfermis por si eksterĉinan merkaton, sed ankaŭ havigis al si bonan renomon kaj markan valoron eksterlande per la produktaĵoj bonkvalitaj kaj malaltprezaj. Nun la produktaĵoj "faritaj de Ĉinio" jam liberiĝis de etiketo "malmultekosta" kaj okupas lokon en eksterlanda merkato de altkvalitaj produktaĵoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio