Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fera kamelaro sur la Silka Vojo
2018-08-16


    La 18an de novembro 2014, la unua "Yiwu-Xinjiang-Eŭropa" trajno kun 82 konteneroj da eksportataj varetoj ekveturis de la urbo Yiwu en la provinco Zhejiang, Ĉinio. Ĝi veturis okcidenten tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio, Francio kaj finfine atingis Madridon de Hispanio.


    Post 3-jara funkciado, nuna "Yiwu-Madrida" trajno kuras dufoje semajne. Varoj devas atendi unu monaton por entrajniĝi. Kiel la plej longa kargotransporta fervoja linio en la mondo, ĝi transiras preskaŭ la tutan eŭrop-azian kontinenton, longas 13052 kilometrojn, kaj la vojaĝo daŭras 18 tagojn.  



    Ĉin-Eŭropaj trajnoj povas atingi kvin mez-aziajn landojn, Hispanion, Iranon, Rusion, Afganion, Belorusion, Latvion, Brition kaj Ĉeĥion, rilatante al 35 landoj. Por Ĉinio, ĝi estas la trajno kun la plej multaj linioj kaj la plej alta ŝarĝa procento. En la 18a de januaro 2017, kiam "Yiwu-Londona" trajno atingis stacion de Londono, BBC miris, ke "estas tre mirinde. Ĉinio refoje malfermis la antikvan Silkan Vojon per moderna teknologio!"


    Sinjoro Xu Zhengguo estas importisto pri vitro kaj kristalo, ĉiu-matene li telefonas al funkciulo de ĉin-eŭropa trajno kaj demandas pri funkciado de "Prago-Yiwu-a" trajno. Ĉeĥio estas grava produktanto de vitro kaj kristalo, kaj lia ĉefa provizanto. "Ĉiu-monate mi importas de Ĉeĥio 120 kontenerojn da varoj. Transporto per trajno povas ŝpari duonon da tempo bezonata per ŝipo, kaj mi ricevas la varojn rekte en Yiwu."


    La funkciado de ĉin-eŭropa trajno mallongigis la transportan tempon por rilataj landoj. Ĝi faciligis komercon kaj multigis enspezojn. Por Yiwu, ĝi mallongigis distancon kun la mondo. Yiwu havas komercajn rilatojn kun 219 landoj kaj regionoj. Ĉiu-jare pli ol 800,000 alilandaj komercistoj provizore eniras la urbon por aĉetumi. Pli ol 15,000 alilandaj komercistoj de pli ol 100 landoj kaj regionoj konstante loĝas en Yiwu.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio