Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj amaskomunikiloj: Ĉinio kreis mirindaĵojn en la monda evolua historio
2018-08-16

    Sur la fono de leviĝo de protektismo kaj malfacila marŝado de struktura reformo de Eŭropo, iuj eŭropaj amaskomunikiloj kaj pensbankoj turnas sian atenton al Ĉinio, kun la celo esplori la bazan kaŭzon pri sukcesa disvolviĝo de Ĉinio per reformo kaj pordmalfermo.


    Ŝlosila rolo por kresko de monda ekonomio



    La franca ĵurnalo La Parizano raportis, ke en la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, laŭ la nuna normo de UN, pli ol 700 milionoj da ĉinoj, je pli ol 70% de mondaj malriĉuloj, liberiĝis de malriĉeco, kaj la malriĉeco de Ĉinio estis reduktita ĝis 3%. En la kuranta jaro Agrikultura Disvolv-Banko de Ĉinio enmetos 51 miliardojn da eŭroj por kamparaj konstruado de infrastrukturo kaj loĝado, industrio, medicino kaj edukado. Antaŭvide ĉinaj kamparaj malriĉuloj estos tute liberigitaj de malriĉeco ĝis 2020 laŭ la nuna normo de Ĉinio.


    Žarko Obradović, vicprezidanto de Socialista Partio de Serbio, diris dum intervjuo al amaskomunikilo: "La politiko pri reformo kaj pordmalfermo estas plena de saĝo, kaj grava al disvolvado de Ĉinio kaj eĉ de la mondo." En la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio akiris mondkonatajn atingojn en diversaj kampoj, kaj kreis mirindaĵojn en la monda evolua historio.


    Krzysztof Gawlikowski, direktoro de Esplor-Centro pri Orient-Azia Civilizacio sub Universitato de Sociaj Sciencoj kaj Humanismaj Studoj en Varsovio, skribis en artikolo, ke en la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio de malriĉeco kaj postiĝo iras al grava pozicio en la monda ekonomia sceno. Estas mirinde, ke en 40 jaroj Ĉinio realigis la modernigon plenumitan de evoluintaj landoj en centoj da jaroj.


    Racia kaj efika plano estas lerninda



    Laŭ prognozo de la Monda Banko, en 2017 la ĉina ekonomio okupas 15,3% de la monda ekonomio, kaj kontribuis je 34% al la kresko de la monda ekonomio. En lastaj jaroj, la ĉina ekonomio daŭre kaj stabile kreskis, kaj fariĝis grava motoro por puŝi revigliĝon kaj disvolvadon de la monda ekonomio. La gravaj rimedoj de Ĉinio por antaŭenigi reformon kaj pordmalfermon signifas, ke la ĉina disvolvado alportos pli da ŝancoj al la mondo.


    La hungara retejo PAGEO aperigis la artikolon Shenzhen -- Rakonto pri Sukceso de Ĉinio, verkita de Alexander Zoltaj, ĉinologo. Li opinias, ke Shenzhen, la ĉina silicia valo, estas miniaturo de 40-jara reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj ĝiaj kreivo kaj vivforto montras ŝanĝojn de la antikva lando alportitajn de reformo kaj pordmalfermo. En la lastaj jaroj reformo kaj pordmalfermo eniris en novan periodon, kaj la ĉina ekonomio ŝanĝiĝas de labor-intensa al teknik-intensa, kaj Shenzhen estas la fenestro por observi ĉinan teknologion kaj ĝian influon al la mondo.


    La franca ekonomi-gazeto La Nova Fabriko asertis, citante la enketan raporton de franca banko pri fremdlanda investo, ke en la ekonomia kampo, Ĉinio ellaboris racian kaj efikan disvolv-planon, kio estas lerninda por Eŭropo. La raporto plue argumentas en kvar aspektoj de disvolvado de diĝita entreprenado, financa administrado, energia konvertado kaj teknika novigo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio