Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Franca ekonomikisto Joël Ruet: Internacia komunumo vaste aprobas la subtenon de Ĉinio al libera komerco kaj multflankismo
2018-08-15


    Lastatempe, kiam Joël Ruet, franca ekonomikisto kaj prezidanto de la pensfabriko The Bridge Tank, diris en intervjuo: "Usono lanĉis la komercan militon kiu senĉese intensigas la komercan konflikton inter ĝi kaj Ĉinio. La agoj de la usona registaro montras al la mondo, ke Usono ne estas fidinda komerca partnero." Dume, la reagoj de Ĉinio prezentas al ĉiuj sian firman subtenon al libera komerco kaj multflankismo, tio estas vaste akceptata de la internacia komunumo.



    "La politikoj de la usona registaro estas sinsekve malakordaj, eĉ memkontraŭdiraj, ili alportas al la monda ekonomio necertecon." Ruet diris, ke la komerca milito provokita de Usono kaŭzos al la lando mem seriozan negativan influon: Usono perdas sian kapitalon de kredito. La usona registaro ne havas taŭgajn politikojn pri industriigo kaj investgvido, kaj akcelas pluan devaluton, pro tio la lando estas en malfacilo.


    Ruet diris, ke nun en la usona registaro ekzistas diverĝoj: plejparto de la industriaj firmaoj kaj detalaj vendorganizoj kontraŭas la komercan militon. "La faro de la usona registaro, kiu ne volas fari reformadon pri financoj nek investadon pri industrio, kaj troa socia monpruntado kaj konsumado kaŭzis la krizon de la usona socio." Ruet diris, ke Usono devas vizaĝi al la krizo kaj trovi solvojn per interna reformado.


    "Alfrontante la defiojn de Usono, Ĉinio faris necesajn reagojn. Tio montras la sintenon de Ĉinio pri subteno de libera komerco kaj ĝian kapablon por trakti minacon el Usono." Ruet diris: "Ĉinio proponas komunan konservon de la komerca ordo de la mondo, prizorgon de libera komerco kaj multflankismo kaj protekton de komunaj interesoj de diversaj landoj. Ankaŭ por eŭropaj landoj indas partopreno."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio