Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝenerala direktoro de MKO: Kial ni pli bezonas MKOn ol antaŭe?
2018-08-14

    Nuntempe la monda komerco estas minacata. Tio ne nur kaptas nian atenton, sed ankaŭ postulas nian reagon.


    Komerca bariero rompos dungadon kaj ekonomian evoluon


    Laŭ statistiko de Monda Komerca Organizo (MKO), limigaj komercaj politikoj pri tarifoj kaj kvoto, kaj pli intensa dogana regado evidente pliiĝis dum la pasinta duonjaro. La situacio estas tre serioza. Se tiu situacio pli malboniĝos, ĝi kaŭzos pli malbonan influon sur ekonomio kaj malebligos dungadon kaj ekonomian evoluon de ĉiuj landoj, precipe la plej malriĉaj.


    La tuta mondo havas respondecon trakti tiun defion. Mi daŭre konsiliĝas kun registaraj gvidantoj de diversaj landoj kaj tiuj de la mondo, por urĝi mildigi la nunan komercan streĉitecon per dialogo. Krome, mi kontaktas parlamentojn, komercistojn, pensfabrikojn kaj amaskomunikilojn por ke homoj konsciiĝu pri la riskoj. 


    Iusence, delonge estas la diskuto pri fortigo de MKO. En lastaj jaroj, mi kaj miaj kolegoj por tiu celo klopodas, kaj ni jam ricevis esencan progreson. Tamen tio ne sufiĉas, ĉar ankoraŭ multaj laboroj atendas nin, multaj gravaj aferoj rilataj al ekonomiaj kresko kaj disvolviĝo necesas pli da diskutadoj.


    La solva sistemo de MKO por disputoj alfrontas defion


    Kiam membroj de MKO diskutas pri la supraj problemoj, ni ankaŭ devas forigi la minacon alfrontatan de la solva sistemo de MKO por disputoj. Nuntempe 98% de tutmonda komerca sumo apartenas al la 164 membroj de MKO, al kiuj la solva sistemo de MKO por disputoj multe kontribuas. Per tiu sistemo membroj plendas pri senrajteco, protektas siajn interesojn, kaj evitas pliiĝon de komercaj konfliktoj. Do tiu sistemo estas unu el la gravaj fundamentoj por regada sistemo de monda ekonomio.


    Kvankam la solva sistemo de MKO bone funkcias kaj la postulo pri ĝi pliiĝas, tiu sistemo alfrontas seriozan defion pro tio, ke Usono faris demandojn pri decidoj kaj proceduroj de la apelaciejo, kiu respondecas pri ekzameno de disputoj, kaj la nomumo de ĝiaj membroj estas blokita.


    Kunlaboro estas garantio de ekonomio


    Nia mondo pli bezonas MKOn ol antaŭe. Sen ĝi, nia estonteco estos plena de necerteco, kaj komercaj militoj, malalta kresko, malalta enspezo, senlaboreco... tiaj problemoj disvastiĝos tutmonde. Ĉiu lando, ĉu malforta, ĉu forta, ne devas pensi nur pri sia perfektiĝo. Ni devas fortigi internacian komercan kunlaboron, ĉar tio estas bona por ĉiuj ekonomioj.


La aŭtoro estas Roberto Azevêdo, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio