Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Financial Times: "La Zono kaj Vojo" ne estas ĉina versio de Plano Marshall
2018-08-14

    "La Zono kaj Vojo" estas iniciato por reciproka profito kaj kungajno


    Ĉi-jare estas la kvina datreveno de ĉina propono pri la iniciato "La Zono kaj Vojo". Dum tiuj kvin jaroj, la kompreno de la internacia komunumo pri "La Zono kaj Vojo" iom post iom profundiĝis. Laŭ artikolo aperigita en la 9-a de aŭgusto en la brita ĵurnalo Financial Times, "La Zono kaj Vojo" ne estas ĉina versio de Plano Marshall, sed kunlabora iniciato kiu celas reciprokan profiton, kungajnon kaj konstruadon de Homara Komunumo de Komuna Estonteco. 



    La artikolo rimarkigas, ke nuntempe Usono montras fortan deziron ignori multflankismon: ĝi retiriĝis (aŭ minacis retiriĝi) el internaciaj traktatoj kaj organizoj, kaj unuflanke provokis mondan komercan militon. 


    Samtempe, post la tutmonda financa krizo, Ĉinio konsciis, ke estas danĝere troe dependi de la okcidento en komerco kaj ekonomio, kaj oni devas plifortigi kunlaboron ne nur kun la okcidento. Pro tio, Ĉinio fariĝis pli kaj pli aktiva en la internacia komunumo, antaŭeniginte influajn projektojn, inter kiuj plej gravas la iniciato "La Zono kaj Vojo", proponita en 2013.


    Kio estas Plano Marshall? 


    Iuj homoj komparis la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kun Plano Marshall, helpa plano de Usono inter 1948 kaj 1952 por rekonstrui okcidentan eŭropon. Ili timas, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" fariĝos geopolitika ilo de Ĉinio por krei aliancon de landoj, kiuj profitis de la iniciato, kontraŭ la okcidento. 


    Pri tio, Financial Time klarigis, ke Plano Marshall estis konsiderita kiel la komenco de la malvarma milito, dum la iniciato "La Zono kaj Vojo" ne signifas alvenon de nova erao malamika. 


    "La Zono kaj Vojo" estas por komuna prospero


    Unue, komuna valoro estas kondiĉo por konservi la internacian ordon. La iniciato "La Zono kaj Vojo" emfazas la valoron pri konstruado de Homara Komunumo de Komuna Estonteco. Ĉi tiu celo estas inspirita de la historiaj kaj kulturaj rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo, kaj kongruas kun la deziro de la internacia komunumo pri paco kaj disvolviĝo. La iniciato "La Zono kaj Vojo" sekvas la principon atingi komunan disvolviĝon per dialogoj kaj kunlaboroj en sia efektivigo.


    La Plano Marshall kunigis 16 okcident-eŭropajn landojn kiel profitantoj, ekskludis komunistojn el la registaroj de tiuj landoj, kaj iom post iom fariĝis ilo por bremsi la disvastiĝon de komunismo kaj Sovetio en Eŭropo. Tiusence, "La Zono kaj Vojo" estas pli inkluziva ol Plano Marshall, ĉar ĝi akceptas diversajn regadsistemojn. 


    Realigi interkonektadon kaj antaŭenigi pacan disvolviĝon


    Due, la iniciato "La Zono kaj Vojo" ne havas potencialan influon sur sekureco kaj milita afero. Ĝia celo baziĝas sur kvin ŝlosilaj kampoj de oficialaj kunlaboroj, kun la kerno de infrastruktura konektebleco. La "kvin interligoj", nome interligoj pri politikoj, infrastrukturoj, komercoj, kapitaloj kaj popoloj, formis kadron de kunlaboroj, inkluzive de tiuj inter individuoj, entreprenoj, socioj kaj registaroj, sed sen potenciala influo sur milita afero. 


    Retrorigardante la historion, kvankam Ĉinio ludis la rolon de mediatoro de la mondo en kelkaj jarcentoj, ĝi interŝanĝis kun aliaj landoj per tributoj kaj daŭrigis sian avantaĝon per reciproka respekto. Tio helpas klarigi kial Ĉinio opinias, ke la mondo estas harmonia kaj diverseca, sed ne nul-suma sistemo kun nur gajnantoj kaj perdantoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio