Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina-afrikaj kunlaboro kaj amikeco enradikiĝu kaj ĝermu inter junuloj
2018-08-14

    Antaŭ nelonge en Pekino kaj Chengdu de Ĉinio okazis la tria Ĉina-Afrika Junulara Festo. Alvenis pli ol cent afrikaj junuloj el diversaj landoj de Afrika Unio. Dum ok tagoj ili pli rekte profundigis siajn konojn pri Ĉinio, kaj esprimis la emon agadi por ke ĉina-afrikaj kunlaboro kaj amikeco enradikiĝu kaj ĝermu inter junuloj.


    "Absorbi forton el Xi Jinping: Regado de Ĉinio"


    Herve Clark, asistanto de ministro pri prezidentaj aferoj de Liberio, estis ekscitita en Ĉinio, kiu daŭre kreas mirindaĵojn. Atinginte Pekinon, li tuj montris al aliaj la de li plej aprezatan libron Xi Jinping: Regado de Ĉinio.


Junaj afrikaj delegitoj spertas tradician ĉinan kulturon. Fotis Ren Haoyu.


    "En la libro ĉina prezidanto Xi Jinping eksplikas disvolvajn koncepton kaj vojon de Ĉinio, kiuj estas valoraj por ni." Clark faris notojn dum legado. "Mi absorbos forton el la libro, kaj mi kredas, ke mi povos per la libro kompreni la rapidan disvolviĝon kaj prosperon de Ĉinio."


    La afrikaj delegitoj atingis interkonsenton pri starigo de Afrika Junulara Organizo por Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro kun tri celoj: unue, lerni pri ĉina agrikulturo; due, lerni pri la infrastruktura konstruado de Ĉinio; kaj trie, lerni la avangardajn teknikojn de Ĉinio.


    "Lerni el la sukcesaj spertoj de Ĉinio kaj ilin apliki al la praktiko"


    "Liberiĝo de malriĉeco devas esti por la popolo." Idrissa el Maŭritanio estas prezidanto de Junulara Forumo de Tut-Afrika Unio. Foje lia amiko donis al li la libron Liberiĝo de Malriĉeco, verkita de prezidanto Xi. Li tre ŝatas tiun libron. "La libro malfermis al mi fenestron por koni Ĉinion. Mi legis ĝin du-foje, tamen iuj enhavoj en la libro postulas pluan legadon kaj pensadon."


Junaj afrikaj delegitoj vizitas Muzeon de Jinsha-Ruino en Chengdu. Fotis Han Bingchen.


    Idrissa diris, ke en ĉina liberiĝo de malriĉeco estas du atentindaj faktoroj: la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la forto de la popolo. "Afrikaj landoj estas similaj al Ĉinio, ĉar ili estas evoluantaj landoj malriĉaj kun densa loĝantaro." Li opinias, ke "en jardekoj Ĉinio el malriĉeco liberigis centojn da milionoj da homoj, kaj afrikaj landoj devas lerni de Ĉinio pri landregado, decidemo, kuraĝo kaj saĝo por alfronti kompleksajn situaciojn."


    En la aktiveco, la afrikaj delegitoj ŝatis la agadon aranĝitan de la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro por Moderigo de Malriĉeco kaj Disvolvo. Laborantoj el la oficejo klarigis al la delegitoj pri siaj laboroj (celo, sistemo, politikoj, enmeto de kapitalo, liberiĝo el malnovaj ideoj) kaj ĉina-afrikaj kunveno, kunlaboro kaj interŝanĝo pri liberiĝo de malriĉeco, kaj diskutis pri rilataj temoj kun la delegitoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio