Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Ministerio pri Edukado estigis favoran politikon por eksterlandaj studentoj
2018-08-13


    Laŭ raporto de la anglalingva versio de ĉina ĵurnalo China Daily lastatempe, la Ministerio pri Edukado de Ĉinio ĝuigas al eksterlandaj studentoj novan favoran politikon, kiu permesas al ili havi part-tempan laboron en Ĉinio.


    Laŭ raporto de barata ĵurnalo Times of India en la 7-a de aŭgusto, la ĉina registaro ekpermesas eksterlandajn studentojn en Pekino kaj Ŝanhajo fari part-tempan laboron aŭ praktikan laboron senrilatan al siaj universitataj taskoj. Laŭ la politiko, ili ankaŭ povas resti en Ĉinio dum du jaroj ekde ilia diplomiĝo por daŭrigi ilian praktikan laboron aŭ fari pioniran laboron en iu noviga zono.


    La politiko de la ĉina registaro faciligas al barataj studentoj studojn en Ĉinio. Laŭ statistiko, en 2016, la nombro de barataj studentoj en Ĉinio estis 18,171, kaj antaŭe dek jaroj ĝi estis nur 765.  


    China Daily citis la vortojn de iu respondeculo de la Popola Universitato de Ĉinio: "pro la rapida disvolviĝo de ĉina ekonomio, kreskas la postuloj de eksterlandaj studentoj pri praktika laboro en Ĉinio". Thomas Linnet, aŭstralia studento, diris: "Ĉinio estas en rapida disvolviĝo kaj ankaŭ ĝiaj novigaj entreprenoj maturiĝas ĉiutage. Do mi volas kapti la ŝancon de rapida disvolviĝo kaj kreski kun Ĉinio".


    Nuntempe, la plej granda nombro de eksterlandaj studentoj en Ĉinio venas el Korea Respubliko. Rangas en la dua pozicio usonaj kaj tajlandaj studentoj, kaj ilin sekvas tiuj el Pakistano kaj Hindio. Pro la kreskanta malfermeco de Ĉinio, ĉiujare miloj da eksterlandaj studentoj estas altiritaj al Ĉinio, kaj multaj el ili studas antropologion aŭ medicinon. 


    Antaŭe, multaj barataj studentoj venis al Ĉinio por lerni medicinon. Nuntempe multaj studentoj el tiu lando elektas komputikon kiel ĉefa studfako en ĉinaj universitatoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio