Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IMF: usona faro plialtigi tarifojn por redukti deficiton estas erara
2018-08-10

Maurice Obstfeld (dokumenta foto)


    Maurice Obstfeld, ĉefa ekonomikisto de Internacia Mona Fonduso (IMF), lastatempe diris en intervjuo de Novaĵ-agentejo Xinhua, ke la usona faro plialtigi tarifojn por redukti deficiton estas erara. 


    De la averto pri renaskiĝo de tutmonda komerca protektismo, komence de la pasinta jaro, ĝis la averto pri tio, ke komerca konflikto eble influas kreskon de la monda ekonomio, en la pasinta aprilo, kaj ĝis la averto pri la plej granda minaco al la monda ekonomia kresko en proksima estonteco, kaŭzita de pliiĝo de la streĉita komerca situacio, en la pasinta monato, la maltrankviloj de Obstfeld pri la tutmonda ekonomio pli kaj pli kreskas. 


    Li aparte substrekis, ke la miskomprenoj de la usona registaro sub Donald Trump pri la komerca deficito povos kaŭzi pliajn komercajn protektismajn politikojn, kiuj ne nur ne kontribuos por solvo de mondaj komercaj malekvilibroj, sed ankaŭ intensigos la komercan streĉitecon kaj damaĝos tutmondan ekonomian kreskon. 


    "Kiam tarifoj pri importitaj produktoj kreskas, importado malkreskas, sekve deficito reduktiĝas. Tio ŝajnas racia, sed fakte estas malĝusta", diris Obstfeld.


    Li klarigis, ke se Usono plialtigas tarifojn pri importitaj produktoj, la valuto por usona dolaro povas altiĝi. Tio signifas, ke usonaj eksportaĵoj fariĝos pli multekostaj, kaj tio estas malfavora por usonaj eksportoj. Aliflanke, la plifortigo de aĉetpovo de la usona dolaro pliigos enlandajn postulojn pri konsumado, kiuj kreskigos la usonajn importojn kaj plu grandigos la usonan komercan deficiton. 


    Laŭ esploroj de IMF, la ŝanĝoj de komerca politiko ne havas evidentan influon sur komerca malekvilibro. La radiko de la usona komerca deficito ne estas la komerco mem, sed la makroekonomio. Obstfeld diris, ke usonaj politikoj pri malaltigo de impostoj kaj plialtigo de elspezoj plirapidigos pliigon de interezo, plifortigon de la usona dolaro, kaj fine plu kreskigos la komercan deficiton. 


    La statistikoj de la Usona Departemento pri Komerco montras, ke en la unua duono de la kuranta jaro,  la sumo de la usonaj komercaj deficitoj pri varoj kaj servoj estas 291.2 miliardoj da usonaj dolaroj, je 7.2% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2017. Tio pruvis, ke pliigo de tarifoj ne povas efike redukti la komercan deficiton. 


    Laŭ Obstfeld, internacia komerco ne estas nul-suma ludo, sed reciproka profito kaj kungajno. Li avertis, ke se komerco estas rigardata kiel nul-suma ludo, do tio povos alporti riskon de komerca milito kaj finfine difekti interesojn de ĉiuj. 


    Li rimarkigis, ke sub influo de la necerteco kaŭzita de la usona tarifo-plialtigo, eksportaj mendiloj en la eŭropaj Aĉetado-Administrantaj Indeksoj jam malpliiĝis, kaj iuj ekonomioj alfrontas malfacilojn kiel nesufiĉa provizado de ĉefaj krudaj materialoj kaj malfruoj en liverado. Krome, seriozaj komercaj limigoj influos labor-produktivecon, investon de entreprenoj kaj konfidon de investantoj. Li antaŭvidis, ke se la aktualaj komercaj konfliktoj ne povas esti efike solvitaj, tutmondaj kapitalaj merkatoj, precipe la akciaj, malsupreniros. 


    La nova esploro de IMF prezentis, ke laŭ la plej malbona hipotezo, nome se ĉiuj deklaritaj politikoj pri tarifoj kaj kontraŭrimedoj efektiviĝos kaj vundos konfidon de investantoj, en la unua jaro post efektiviĝo de tiuj tarifo-politikoj, tutmonda malneta enlanda produkto malaltiĝos je 0.4% kompare al la prognozita, je 0.5% en la dua jaro, kaj je 0.4% en la tria jaro. 


    Obstfeld sugestis, ke ĉiuj flankoj de la komerca konflikto devas reciproke retroiri je unu paŝo, kaj bone pensi pri siaj propraj celoj, sekve fari multflankan intertraktadon kaj kune penadi por plibonigi multflankajn komercajn sistemojn por antaŭenigi tutmondan ekonomian kreskon.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio