Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japana amaskomunikilo: Sperti atingojn de "La Zono kaj Vojo" sur stratoj de Manzhouli, Ĉinio
2018-08-10

de Kinya Fujimoto 


    Post veturi 1000 kilometrojn nordokcidenten el Pekino, oni povas atingi Manzhouli, urbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĝi troviĝas ĉe landlimoj inter Ĉinio, Mongolio kaj Rusio, kaj estas unu el la ĉefaj transitaj urboj ligantaj "La Zonon kaj Vojon" de la ekonomia cirklo de la nova Silka Vojo inter Ĉinio kaj Eŭropo. Fine de julio, mi vizitis tiun landliman urbon.


    Nun tie loĝas ĉirkaŭ 170 mil homoj, kaj la loĝantaro de la urbo, unu el la ĉefaj transitaj urboj, daŭre kreskas. Lastjare pli ol 1300 internaciaj kargotrajnoj inter Ĉinio kaj Eŭropo haltis en la urbo, kiu rapide disvolviĝas. 


    Je la sesa horo vespere, ekster la loka rusa restoracio, atendis pli ol 80 gastoj. Ili ĉiuj estas ĉinaj turistoj.  


    "Pri la ĉarmo de la urbo, unue ĝi estas bona loko por somerumi, kaj krome tie oni povas sperti rusajn bongustaĵojn kaj servojn," diris 20-jara studentino el Zhejiang-provinco.


    'La Zono kaj Vojo' alportis diversajn ŝancojn", ĝoje diris Yu Bo, 40-jara mastro de la restoracio: "En 2001, kiam mi fondis la restoracion, 90% de la klientoj venis el Rusio. Sed poste, la nombro de klientoj malkreskis pro depresio de rusa ekonomio. Tiam mi fariĝis tre perpleksa kaj ne sciis kion fari..."  


    Ekde 2013, danke al la iniciato "La Zono kaj Vojo", ĉinaj turistoj venas. Laŭ Yu Bo, "Dum lastaj jaroj, la vendsumo de mia restoracio jare kreskis je 30%, kaj ĉiŭ-jare mi malfermas novan restoracion. Nun mi posedas 7 restoraciojn en Manzhouli kaj en la venonta jaro mi malfermos restoracion en Pekino".


    En 2017, la nombro de turistoj, kiuj vizitis Manzhouli, atingis 5.93 milionojn, kun kresko je 23% kompare al tiu de 2012. Kvankam la kresko en nombro de turistoj estas malgranda, tamen la enspezo el turismo kvarobliĝis, kio signifas ke la elspezo de ĉiu turisto rapide kreskas.


    Krome, oni aranĝis dum-manĝan prezentadon pri rusaj dancoj. La bileto kostas 298 juanojn po homo. En la prezentejo, oni povas senti la viglan etoson. Kiam mi vizitis tiun lokon, ĉirkaŭ 1000 ĉinaj turistoj spektis la specialan prezentadon, unikan en tiu landlima urbo.  


    En someraj vesperoj, promenante sur stratoj de Manzhouli, oni povas senti la prosperon kaj viglecon alportitajn de "La Zono kaj Vojo" .


    (La aŭtoro estas direktoro de la fako pri Ĉinio de la japana ĵurnalo Sankei Shimbun)


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio