Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidento de Serbio: “La Zono kaj Vojo” utilas al stabileco de la mondo
2018-08-09

    La 6an de aŭgusto, serba prezidento Aleksandar Vučić estis intervjuita kaj diris, ke la iniciato “La Zono kaj Vojo” povas stabiligi la mondon, ĝi spirite kaj materie kunligas diversajn landojn, kulturojn kaj popolojn. “Ni ĉiam opinias, ke “La Zono kaj Vojo” estas iniciato por paco.”


    Antaŭ 5 jaroj, ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la iniciaton “La Zono kaj Vojo”. Prezidento Vučić diris, ke Serbio subtenas tiun iniciaton post ĝia lanĉo. “Mi laŭte diris publike, ke Serbio multe profitis de la iniciato”.


    Vučić diris, ke serboj tre ĝojas pro sia partopreno en iniciato “La Zono kaj Vojo”. Kadre de la iniciato, Serbio kaj Ĉinio kune faris konstruadon de grandaj infrastrukturoj. Tiuj kunlaboroj evoluigis la ekonomion de Serbio kaj kreis bonajn vivkondiĉojn por serboj.


    Pri la 40a datreveno de reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio, Vučić diris, ke ĉiu ĉino konas la rezultojn de Ĉinio en la lastaj 40 jaroj. En la pasintaj 40 jaroj, decidoj faritaj de Ĉinio estis montritaj al la mondo, homoj tra la tuta mondo komencas kompreni ĉinajn politikojn pri pordmalfermo.


    En 2009, Serbio starigis strategian partnerecon kun Ĉinio kaj tiel fariĝis la unua strategia partnero de Ĉinio en mez-orienta Eŭropo. Antaŭ du jaroj, dum la vizito de prezidanto Xi al Serbio, ĉin-serbaj interrilatoj disvolviĝis al ampleksa strategia partnereco.


    Diris Vučić, ke Serbio kaj Ĉinio havas firman amikecon. Serbio fieras pri la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Tiu partnereco ne estas nur por ekonomia profito, aŭ por reciprokaj kompreno kaj subteno, sed estas enkorpigo de la reciproka respekto de la du landoj.


    Vučić esprimis, ke Serbio neniam forgesos la helpon de Ĉinio kaj la ĉina popolo. Serbio deziras laŭeble perfektigi kunlaborojn kun Ĉinio pri “La Zono kaj Vojo”. 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio