Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Angla amaskomunikilo: germana urbeto fariĝas transporta nodo de Eŭropo danke al “La Zono kaj Vojo”
2018-08-08

La 16-an de aprilo, 2018, konteneroj de ĉin-eŭropaj kargotrajnoj en la varstacio DIT de Duisburgo


    Laŭ angla ĵurnalo The Guardian, dum granda parto de la 20-a jarcento, Duisburgo, urbeto de ŝtalo kaj karbo en industria regiono de okcidenta Germanio, estis kovrita de fumo kaj polvo. Nuntempe, ĉiusemajne ĉirkaŭ 30 ĉinaj trajnoj atingas la landinternan havenon de tiu urbeto. Konteneroj transportataj per tiuj trajnoj estas aŭ el Ĉinio, ŝarĝitaj per vestoj, ludiloj, elektronikaj produktoj fabrikitaj en urboj kiel Chongqing, Wuhan aŭ Yiwu, aŭ al Ĉinio ŝarĝitaj per germanaj aŭtomobiloj, skotlandaj viskioj, francaj vinoj aŭ milanaj teksaĵoj. Kaj nun la urbo estas rigardata kiel monde plej granda haveno de landinterno. Danke al la instigo de la ĉina iniciato “La Zono kaj Vojo”, la urbeto fariĝas kerna transporta nodo de Eŭropo: nuntempe, por 80% de la trajnoj el Ĉinio la urbeto estas kiel la unua haltejo en Eŭropo.   


    Laŭ urbestro de Duisburgo, Sören Link, "Nia urbeto estas ĉina urbo en Germanio. Laŭ kelkaj signoj, la graveco de la urbeto kreskas. Ĝi fariĝas la pordo kiu mlfermas ĉinan merkarton al Eŭropo kaj eŭropan merkaton al Ĉinio".


    La nombro de dungitoj en la haveno kreskis de 19 mil en 1998, al 50 mil ĉi-jare. Link diris, ke la urbeto daŭre sin metos en la konstruadon de la nova Silka Vojo.


Redaktoro:Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio