Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Angla ministro pri eksterlandaj aferoj: ni volas konservi multflankismon kaj internacian ordon
2018-08-03

Jeremy Hunt, angla ministro pri eksterlandaj aferoj


    "Kvankam ni havas tute malsamajn politik-sistemojn, ni havas multajn komunajn punktojn. Britio opinias ke la potenciĝo de Ĉinio kaj ĝia ekonomia disvolvo estas favoraj al la tuta mondo," diris Jeremy Hunt, angla ministro pri eksterlandaj aferoj, al ĵurnalistoj, post sia partopreno en la 9-a Ĉina-Brita Strategia Dialogo en Pekino, en la 30-a de julio.


    Komence de julio,  Hunt fariĝis angla ministro pri eksterlandaj aferoj, transprenante la postenon de Boris Johnson, kiu demisiis pro malkontento pri la plano“Milda Retiriĝo el Eŭropa Unio”. Laŭ anglaj amaskomunikiloj, Ĉinio estas la unua grava lando kiun Hunt vizitis post sia enposteniĝo. 


    Dum la dialogo, Hunt diris ke la disvolviĝo kaj la potenciĝo de Ĉinio alportas al la mondo ŝancon, sed ne minacon. Britio volas plioftigi sian komunikadon kun Ĉinio kaj kune penadi por konservi multflankismon kaj internacian ordon.


    Plejparto de angloj en komerca kaj akademia rondoj estas optimismaj pri la interrilatoj de Ĉinio kaj Britio. En intervjuo de Global Times antaŭ kelkaj tagoj, Jim O'Neill, prezidanto de la Reĝa Instituto pri Internaciaj aferoj Chatham-Domo, diris ke ili helpos pli da angloj konscii la gravecon de Ĉinio por Britio, speciale post ĝia retiriĝo el Eŭropa Unio.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio