Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Cui Tiankai: Neniu rajtas malbonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono
2018-08-03

Ambasadoro Cui (dekstre) interparolanta kun brigada generalo de usona armeo


    La 30-an de julio, 2018, divizia generalo Zhang Li, armea ataŝeo de ĉina ambasadorejo en Usono, kaj lia edzino, okazigis akceptkunvenon por festi la 91-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Cui Tiankai, ĉina ambasadoro en Usono, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.     


    Cui diris, ke ĉi-jare estas la 40-a datreveno de la ekpraktiko de la politiko pri reformo kaj pordomalfermo en Ĉinio, kaj venontjare estos la 40-a datreveno de la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La 40-jara historio pruvis, ke la kunlaboroj inter la du landoj multe profitigis la dulandajn kaj tutmondajn popolojn. La strategia celo de Ĉinio estas por sin disvolvi, kaj ne por defii aliajn landojn. Estas klare por ĉiuj senantaŭjuĝaj homoj, ke Ĉinio ĉiam persistas en la koncepto disvolviĝi per paca vojo kaj kunlabori por komuna gajno. Nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas en grava disvolv-fazo, komunaj interesoj de la du landoj multe superas duflankajn malakordojn, kaj reciprokaj kunlaboroj havas vastan perspektivon. Kunlaboro estas la ununura ĝusta elekto por la du landoj. La interesoj de la du popoloj donis al ni la historian respondecon plibonigi la duflankajn rilatojn kaj neniu rajtas ilin malbonigi aŭ difekti.     


    Cui montris, ke konkuroj inter du landoj estas neeviteblaj. Ĉinio opinias, ke la konkuroj inter la du landoj devas esti bonvolemaj kaj aktivaj, celante sin superi, ne anstataŭi unu la alian. La du landoj devas antaŭenpuŝi kunlaborojn per konkuroj kaj krei komunan gajnon per kunlaboroj. Tio konformas al la interesoj de Ĉinio kaj Usono, kaj nur tiel la du landoj povas praktike plenumi sian respondecon, kiun ili devas sur sin preni en la mondo.   


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio