Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Redukto de malriĉeco en la provinco Guizhou
2018-07-30

    Antaŭ 30 jaroj, urbetoj ĉirkaŭ la monto Wumeng, en la provinco Guizhou de Ĉinio, estis en la situacio de malriĉeco, medi-malboniĝo kaj kreskado de loĝantaro. Ĉina registaro tie establis Bijie-an eksperiment-zonon por redukti malriĉecon kaj plibonigi lokan ekomedion. 


    Post 30 jaroj, adoptinte koncernajn rimedojn por redukti malriĉecon, entute 5.94 milionoj da homoj liberiĝis el malriĉeco, la arbaro-kovrata teritorio kreskis je 38%, kaj la rilatoj inter la naturo kaj lokanoj evoluis de "kontraŭeco" al "reciproka profito".


La supra foto estas malnovaj loĝejoj en Wafang-vilaĝo de Jinlan-urbeto de Qianxi-gubernio de Bijie-urbo de Guizhou-provinco (fotita en la 27-a de aprilo, 2018)

La malsupra foto estas novaj loĝejoj konstruitaj de la registaro por vilaĝanoj en Qianxi-gubernio. (fotita en la 7-a de majo, 2018)


La idilia pejzaĝo de Jiefang-vilaĝo de Hongshui-urbeto de Qianxi-gubernio, Bijie- urbo de Guizhou-provinco. (fotita en la 30-a de julio, 2015)  


En Wuliping-vilaĝo de Qixingguan-distrikto de Bijie-urbo, loka kamparano laboras en kokobredejo, unu el la projektoj por efektive redukti malriĉecon. 


Zongxihe-pontego (fotita en la 8-a de februaro, 2016), en Nayong-gubernio de Bijie-urbo, estas grava projekto por ke estu ekspresaj aŭtovojoj en ĉiuj gubernioj de Guizhou. 


Ĉeriz-arboj floras en Weixin-urbeto de Nayong-gubernio de Bijie-urbo (fotita en la 21-a de februaro, 2015). Loka registaro klopodis por disvastigi la plantadon de ĉeriz-arboj por helpi lokajn kamparanojn liberiĝi el malriĉeco.


La supra foto: Wu Youhua (la unua de maldekstre) kaj ŝiaj familianoj antaŭ ilia nova loĝejo en Haique-vilaĝo de Hezhen-urbeto de Hezhang-gubernio de Bijie-urbo de Guizhou-provinco (fotita en la 23-a de julio)

La malsupra foto: Wu Youhua (la unua de maldekstre) kaj ŝiaj familianoj antaŭ ilia malnova loĝejo (fotita en la 23-a de julio)


Te-kulturistoj kolektas teojn en Lushan-urbeto de Weining-a Ji-a, Huj-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Gubernio. (fotita en la 1-a de junio, 2015)


Taĝeto-bazo de Weining-a Ji-a, Huj-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Gubernio (fotita en la 17-a de aŭgusto, 2014)


Te-kulturisto de Taiji-vilaĝo de Liangyan-urbeto de Qixingguan-distrikto de Bijie-urbo de Guizhou-provinco partoprenas en loka konkurso pri te-arto. (fotita en la 12-a de majo, 2018)


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio