Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Grandrapida trajno de Ĉinio eniros en novan epokon de aŭtomata veturado
2018-07-27


    Lastatempe finiĝis la ĉeloka testado de aŭtomat-vetura sistemo por grandrapidaj trajnoj kun rapideco de 350 kilometroj pohore, esplorita de Ĉina Kompanio pri Fervojaj Signaloj kaj Komunikado en Fengtai-distrikto de Pekino. Tio markis, ke grandrapida trajno de Ĉinio eniros en novan epokon de aŭtomata veturado.


    La reg-tekniko, unu el la kernaj teknikoj de grandrapida trajno, estas nomata kiel "cerbo kaj centra nerva sistemo" de grandrapida trajno. Doktoro Jiang Ming, vic-ĝenerala inĝeniero de la instituto de Ĉina Kompanio pri Fervojaj Signaloj kaj Komunikado, konigis la kernan ekipaĵon de la rega sistemo -- Aŭtomata Trajn-Protektado (ATP). "Eĉ dum tago kun densa nebulo aŭ pluvego, kiam lokomotivestro vidas nenion antaŭe, ATP povas kolekti rilatajn informojn el ekstero kaj laŭ sia propra juĝo garantii, ke la trajno sekure veturas, ne superas permesitan rapidon nek transpasas la permesitan fin-punkton.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio